Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Trejnado pri sontekniko dum la 80a Hispana Kongreso

12/12/2022 Alex Blogo

De la fino de Aprilo ĝis la komenco de Majo, Alex – unu el niaj pasintaj volontuloj –  iris al la 80a hispana kongreso kadre de proponita erasmus+ projekto por trejniĝi pri la teknikaĵo de muzikaj koncertoj.

Trairi al Hispanio el Francio estis mirinda sperto! La verda kaj plena pejzaĝo estis plezuro por rigardi survoje al la kongresejo. La kongreso okazis en Comillas, en Kantabrio, norde en Hispanio – ne tiom malproksime de Tuluzo. Mi estis kore invitita de EUROKKA partopreni trejnadon kun Flo de Vinilkosmo por lerni kiel prepari ĉiujn bezonatajn ekipaĵojn por koncertoj. La ideo estis trejniĝi kaj plibonigi miajn jamajn spertojn por ke mi povu helpi en estontaj koncertoj dum esperanto-renkontiĝoj. Por mi, tiu ĉi ideo ege plaĉis al mi, kaj mi vere antaŭĝojis respondeci pri la sonprovoj kaj instalado de mikrofonoj dum la koncertoj.

La miksotablo kontrolos la sentivecon de mikrofonoj kaj la laŭtecon de la laŭtparoliloj dum koncertoj

La trejnado komenciĝis per la sonprovo de la artisto JoMo, sed antaŭe ni bezonis instali la laŭtparolilojn, la miksotablon, kaj la lumojn. Flo montris al ni kiujn elektrikajn konektigilojn uzi – ili estis nekutimaj kaj grandaj por konektigiloj –  por ke oni povu rekte konekti ilin al la ĉefa elektriko de la koncertejo. Flo ankaŭ montris kiel konetki la laŭtparolilojn al la miksotablo, kaj por tion fari ni uzis pli grandan kaj longan konektikilon kun multe da dratoj al kiu ni konektis la kablojn de la laŭtparoliloj kaj mikrofono. Tiu ĉi “serpento” ebligis nin kontroli la volumon kaj sentivecon de la mikrofonoj distance. 

La sonprovo estas kiam la teknikistoj kontrolas la volumon de la laŭtparoliloj kaj de la mikrofonoj por ke ili ne estu tro laŭtaj por la spektantoj kaj ankaŭ por la artisto. Dum la sonprovo, JoMo ankaŭ profitis de la momento por varmi sian voĉon kaj instrumenton por esti preta por la koncerto je la fina de la tago. Ĝi estis granda sukceso! Mi atente aŭskultis por esti preta ŝanĝi la volumon de la laŭtparoliloj por ke la sono kaj ĝia kvalito restu kohera dum la tuta koncerto.

La ĉarma koncerto de JoMo. Ni devis atenti pri la niveloj de sono eĉ dum la koncerto.

Mi ankaŭ havis la oportunon profiti de la kongreso ĝi mem, kaj rigardis tradician kegludon, kaj eĉ ĝin partoprenis! Post la kegludado, estis la komedia-grupo “Verda Banano” de Georgo Handzlik kaj Saša Filipović – tre ridiga kaj ridinda komedia teatraĵo. Ili mokis la movadon, kaj la vivon ĝenerale. Ĝi spekteblas per YouTube.

Mi ankaŭ profitis de la kongreso por ludi lokan kegludon!

La sekva – kaj fina – tago mi ĉeestis kelkajn prelegojn – kaj por sperti la teorian partion de la trejnado kaj por profiti de la kongreso. Flo unue faris prezenton pri la teknikaj slipoj kiujn oni bezonas por organizi koncertojn kaj li parolis pri kial oni bezonas ilin. Mi ankaŭ ĉeestis prelegon de Javier Alcade pri sia libro Esperanto i anarquisme: els orígens, kaj ankaŭ prelegon pri la Belarta Konkurso de UEA. Post ĝi, estis la lasta paŝo de mia trejnado – mi instalis ĉion sur la scenejo kaj helpis Nevik (la filo de Flo kiu ankaŭ helpis kun la sontekniko) kun la sonprovo de Saŝa por sia koncerto, la lasta evento en la programo. Nevik fidis min kontroli la sonon dum la koncerto, kaj uzi mian sperton decidi kiel fiksi la problemojn kun la niveloj de sono.

Mi vere ĝuis tiun ĉi sperton kaj tre dankemas al EUROKKA por la oportuno partopreni la kongreson kaj helpi kun la sonteknikon! Mi multe lernis, kaj esperas ke mi povos uzi mian sperton en estontaj aranĝoj.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:La handpano, novaĵo de la 21-a jarcento, kiu ebligas sonan eskapon
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino n°306

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Aboco de tempoplanado La Aboco de tempoplanado 2,00€
  • La mondo ne havas atendejon La mondo ne havas atendejon 4,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.