Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

JES renkontiĝo

20/01/2023 Constance Blogo

Multaj eventoj okazis dum tiu ĉi renkontiĝo, inkluzive de jarfina festo, koncertoj, festoj kaj konferencoj. Ankaŭ ekskursoj ne mankis, kiel tiuj al Oranienburg kaj Berlino.

La 4 volontuloj de EKC partoprenis en JES kadre de sia Civila Servo.

Raportu ilian sperton donante pli da informoj sube. Bonan legadon!

DANIELA

La taga programo

JES, bunta kaj riĉa semajno, kun ĉia tipoj de agadoj, je ĉiuj horoj de la tago. La tago, ĝuste ni parolu pri ĝi, ĉar la taga programo estis almenaŭ same interesa kaj varia kiel sia malhela analogo : la nokto. La aktivaĵoj kutime komenciĝis je la 9:15 kaj poste daŭris dum la tuta tago ĝis la vespero: prelegoj, atelieroj, debatoj, eksteraj agadoj, filmprojekcioj, muzikaj kaj danclecionoj… Vere estis io por ĉiuj gustoj, kaj eĉ estis ofte malfacile por mi elekti inter ĉiuj agadoj.

En la kultura flanko, ekzemple, mi havis la plezuron partopreni en teatra malkovra enkonduko, kaj ankaŭ en la unua el serio de improvizaj teatraj atelieroj (gvidataj de Brandon Sowers), kies plej konsekvenculoj prezentis etan spektaklon dum la Internacia Vespero.

La improvizistoj en agado (Bildo: Utku Ö)
(Photo : Ivo)

Ankaŭ la muzikarto estis bone reprezentita (kaj ne nur kun pluraj koncertoj ĉiunokte!), ĉar la muzikistoj inter ni, inkluzive de kelkaj koncertistoj, kiel membroj de Kajto kaj ĴeLe, havis la ŝancon partopreni atelieron, organizitan de Tomio el La Perdita Generacio, kaj lernu ludi kelkajn kantojn de tiu fama bando. Kaj tio estas sen forgesi la JES-orkestreto, gvidata de Gavan Fantom, kiu ofertis al muzikistoj de ĉiuj niveloj la ŝancon ludi kune en diversaj stiloj.

Ludi kaj kanti kun LPG (Bildo: Utku Ö)
La JES-orkestreto praktikas (Bildo: Sx D)

Por muzikamantoj, kiuj ne scipovas ludi instrumentojn, estis ankaŭ la ebleco almenaŭ lerni danci. Idéal Gabalda proponis plurajn folklorajn dancojn. Ili aspektas tre simplaj, sed ne estis, kredu min! Sed kredu min precipe kiam mi diras, ke ni multe amuziĝis, kaj almenaŭ iom ekzerciĝis por la folka balo kun Kajto, dum la Silvestra vespero.

(Bildo: Ivo)
(Bildo: Hanne G)

Fizikaj aktivadoj okazis ankaŭ ekstere, meze de la naturo, kiel geokaŝumada ekskurso (kiu, mi konfesas, iĝis simpla arbara promenado por multaj el ni) aŭ la fama novjara naĝado, en la apuda lago. Eĉ se mi ne vere dormis dum ĉi tiu silvestra nokto, mi povas certigi vin, ke ĝi bone vekas vin!

Novjara naĝado (Bildo: Ivo)
“Trezoro” troviĝita (Bildo: Dawid K)
Alia trovaĵo (Bildo: Dawid K)
Kaj ankoraŭ alia (Bildo: Snehaja)
Arbara promenado (geokaŝumado sed ne nur)

Kompreneble, mi devas ankaŭ mencii la multnombrajn prelegojn. Prezentoj, de TEJO ekzemple, aŭ (de aspektoj de) la itala kulturo. (La senvorta komunikado de italoj, la grandaj gastronomiaj diferencoj laŭ la regionoj, informoj pri la IJK 2023) Prezento pri Dreg-arto de Demlin (sekvita de praktikaj atelieroj kaj vespera prezentado), pri karavanoj de BEMI, pri la rilato inter la usona Esperanto-movado kaj sciencfikcio de la 1940-aj jaroj. Konferenco gvidata de Brandon Sowers kaj kiun mi persone trovis ege interesa.

Giovanni De Lucia prezentas Italio (Bildo: André Müller)
Malfacila mateno (Bildo: André Müller)

Prezento pri la antikva egipta lingvo, mallonga kurso por lerni la ukrainan cirilan alfabeton, aŭ enkonduko al fonetiko, estis multe por lerni kaj malkovri!

Ankoraŭ okazis debatoj kaj diskutrondoj, ekzemple, pri la danĝero de maltoleremo kaj ekstremdekstraj movadoj, aŭ grupaj pripensoj pri kiel efike antaŭenigi la Esperanto-movadon hodiaŭ.

Fine, estis la eblo ripozi (aŭ ne) posttagmeze kun la spektado de filmo, tradukita aŭ subtekstigita al Esperanto. Estis ofertata vasta elekto de filmoj de diversaj ĝenroj, naciecoj kaj epokoj (kaj kvalitoj…): de la dokumenta animacia filmo Pino: Hazarda vivo de anarkiisto (Pino: Vita accidentale di un anarchico, Claudia Cipriani) ĝis ‘’la plej bona malbona filmo’’ La ĉambro ( The Room, Tommy Wiseau) pasante tra la muzikalo June kaj Kune…

Enkonduko al la antikva egipta ligvo (Bildo: Utku Ö)
Projekcio de La Olsen-Bando ruĝiĝas (Bildo: Utku Ö)

Kaj kun ĉio tio, kaj multe pli!, ni ankoraŭ trovis tempon renkonti unu la alian, ludi, kaj simple amuziĝi, sen neniam enuiĝi!

Plena programo…
(Bildo: André Müller)
…sed ankoraŭ tempo por simple amuziĝi
(Bildo: Daniela)

Berlino Ekskurso

Unu el la tagoj de tiu ĉi festivalo estis rezervita nur por ekskursoj kaj ni kvar elektis iri aventuron kaj viziti Berlinon.

Do ni prenis kun aliaj partoprenantoj la buson kaj la regionan trajnon antaŭ ol atingi la Brandenburgan Pordegon. Ĝuste antaŭ ĉi tiu monumento ni faris nian unuan halton. Unu el la partoprenantoj volonte iĝis nia ĉiĉerono kaj refreŝigis nian memoron pri la situacio de Berlino komence de la Malvarma Milito.

Ni tiam daŭrigis nian vojaĝon piede.

Kompreneble, ni pasis antaŭ la Bundestag, la malsupra ĉambro de la germana parlamento, ĉar ĝi estas ideale situanta rilate al la Brandenburga Pordego. Ni provis viziti ĝin, vane ĉar estus necese rezervi. Do ni daŭrigis nian promenadon tra Berlino, al Alexanderplatz kiu estis nia fina celo.

Survoje, ni preterpasis Unter den linden (la Elizeaj kampoj de Berlino) apud la aleo kiu kunigas ĉiujn historiajn muzeojn kaj la muzeoplaco. En ĉi tiu sama strato, ni vidis ankaŭ la nacian operejon.

Posttagmeze, ni iris vidi sekcion de la Berlina muro, nun perceptita kiel artaĵo ĉar ĝi estas tute pentrita. Tiu ĉi angulo de Berlino estas aparte turisma kaj ni promenis laŭ la muro ĝis ni atingis la Berlin-Orientan stacidomon, kie ni denove prenis la trajnon.

Kiam ni alvenis en Oranienbourg, ni ĉiuj iris trinki en kafejon atendante la lastan aŭtobuson, kiu rekondukos nin al la JES-ejo Lowenberg.

Fine, ni dividos kun vi nian ĝeneralan senton pri ĉi tiu urbo. La urbo estas trempita en historio kaj ofertas vastan elekton de kulturaj ekskursoj. Krome, la nokta vivo devas esti aparte riĉa tie. Ne estas dubo pri tio. Aliflanke, ĉiuj el ni kvar estis pli skeptikaj pri la arkitekturo. Proporcie al la grandeco de la grandurbo, ekzistas tre malmultaj konstruaĵoj de antaŭ la 1950-aj jaroj.

Se, kiam vi malkovras metropolon, estas postmilitaj konstruaĵoj, kiujn vi serĉas, tiam vi estos en la paradizo en Berlino. Aliflanke, se vi havas guston por ajna tipo de pli frua arkitekturo, tiam ne Berlinon ni rekomendus vin viziti unue.

Nun dependas de vi formi vian propran opinion kaj la plej bona afero estus pasigi kelkajn tagojn en Berlino!

Antaŭ la muro

La vespera programo

Riĉa vespera programo. Okazis multe da koncerto, interŝanĝo, spektaklo, diskuto… kaj manĝaĵo.

Unua vespero: renkontiĝo inter ĉiuj partoprenantoj
La unua vespero permesis al kelkaj revidi unu la aliajn, kaj al aliaj renkontiĝi. Sufiĉe mojosa momento de konversacio. Niaflanke ni faris longan vojaĝon kaj alvenis malfrue, do ni restis nur malmulte da tempo.

Koncertoj.

Post belaj tagoj, ni povis ĝui plurajn koncertojn organizitajn vespere: LPG, Jonny M sed ankaŭ Gijom, Kajto. Multe da dancado, ĝojo kaj kantado tiujn vesperojn (kiel ĉiuvespere).

Unu vespero estis dediĉita al la “Trinkomanĝonokto“. Ĉiu persono povis reprezenti sian landon prezentante manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn el sia lando. Alia ŝanco por kunhavi kaj lerni. Ni bone manĝis kaj bone trinkis. Estis tre rekompenca vespero.

La lasta vespero estis rezervita por “Internacia vespero“. Multaj kantis kantojn el sia lando.

Paralele al la granda salono estis pli malgranda salono: la “Gufujo“. Ludoj, malgranda koncerto, prezentado kaj diskuto gastis en ĉi tiu ĉambro.

Ĉio tio por diri, ke tiu vespera programo baziĝis sur interŝanĝo. Ni lernis multon, renkontis multajn homojn kaj ni antaŭĝojas la venontan renkontiĝon!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:A Białystok grâce à Erasmus+
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°309

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Caminant de Tolosa a Tunis Caminant de Tolosa a Tunis 8,00€
  • Invito por vojaĝo Invito por vojaĝo 18,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.