Mardon, la 24-an de Januaro ni havis atelieron por diskuti pri niaj pasioj en Rangueil. Ni amuziĝis multe ! Ĉi tie, vi povas legi pri kelkaj el niaj pasioj !
CATY
“Kiam mi estis adoleskanto, mi ricevis skatolon de Lego-briketoj. Mi ludis iomete kaj miaj gepatroj donacis ĝin. Mi pensis ke mi estis tro maljuna por ludi. Eble ankaŭ ĉar mi estis filino, mi ne scias.
Mi ŝatis konstrui domojn do ĉiufoje kiam mi renkontis infanojn kiuj havis Lego-briketojn, mi preferis ludi kun ili al paroli kun plenkreskuloj.
Kiam mi fariĝis patrino, miaj gefiloj ludis per lego-briketoj. Komence, ni aĉetis lego-briketojn por niaj geinfanoj kaj, poste, niaj geinfanoj aĉetis Lego-briketojn por ni, iliaj gepatroj!
Ni ŝategas konstrui, fari etajn filmoj sed ankaŭ partopreni en ludofestoj kie ĉiuj, infanoj kiel gepatroj,
povas konstrui tion, kion ili volas.”
JOSUAH
“Saluton al ĉiuj!
Mi nomiĝas Josuah, mi havas 24 jarojn (baldaŭ 25). Mi studas sciencon ĉe SUPAERO. Samtempe mi lernas Esperanton de unu jaro, ĉar tio estas lingvo, kiu donas al mi multe da kontentigo. Unue, ĉar ĝi estas ilo konstruita tre logike (mi ŝategas tion kiel sciencisto), kaj aliflanke mi estis logita de la homeca aspekto de Esperanto.
Dum miaj sciencaj studoj, mi lernis kiel fari multajn aparatojn, kiel robotojn, pri kiuj mi parolos hodiaŭ. Mi frue komencis konstrui robotojn, dismontante radi-kontrolitajn aŭtojn pro scivolo. Tiel mi lernis la bazojn de elektroniko. Mi rapide ekkomencis dismonti tiujn kartojn por instali ilin sur pecojn, kiun mi provis bone kaj malbone surmeti post tondi ilin kaj denove kunligi ilin per veldilo. Tiel mi konstruis miajn unuajn robotojn.
Mi faris tiel dum multaj jaroj, plibonigante miajn elektronikajn kapablojn. La ĉefa malfacilaĵo estis precize tondi pecojn de plasto kaj havigi al ili precize la deziratan formon.
Ĉio ŝanĝiĝis kiam la 3D-printiloj fariĝis pli alireblaj. Por tre akceptebla kosto, eblas nun koncepti solidajn kaj tre precizajn pecojn. Iĝis ebla pli pripensante koncepti kaj estis multe malpli da neantaŭviditaj situacioj.
La dua granda malfacilaĵo estas tio, kion oni nomas “retroagadoj”. Kiam ni faras paŝon, ni ne nur antaŭeniras per nia gambo. Ni antaŭeniras per nia gambo kaj nia cerbo analizas ĉu nia piedo atingis la ĝustan lokon (tie, kien ni pensis meti ĝin ordonante al nia gambo moviĝi). Se nia piedo ne atingas precize la antaŭviditan lokon (ekzemple, se la tero glitigas), la venonta ordono estos ŝanĝita laŭe, por kompensi la perturbon. Tiu ciklo (de muskolo al cerbo kaj reen al muskolo) estas tio, kion oni nomas “retroagado”. Necesas programi tion en la roboto por ke ĝi povu moviĝi ĝuste, sed tio estas tre malfacile, ĉar ĝi postulas grandajn elektronikajn resursojn.
Nun ke ni havas tiajn ilojn ĉe Supaero, ni faras plurajn projektojn por ligadi niajn sciojn. La lasta roboto, kiun ni kreis, estis hunda roboto. Estas ankoraŭ multe da laboro, sed ĝi jam estas impona. Se mi havos tempon, mi instruos al ĝi Esperanton.”
MARION
“Mi ne havas grandan pasion, nome pasion kiujn mi havas de infanaĝo, al kiu mi dediĉus mian tutan tempon kaj energion. Mi havas plurajn interesiĝojn kaj oftajn aktivadojn kiel piedmigradon, bicikladon, legadon, lingvolernadon, radioproduktadon… Se mi devus elekti unu, certe estus lingvolernado. De kiam mi mem eklernis novan lingvon (la italan) kaj uzis ĝin poste, sukcese, dum vojaĝo, mi ekŝatis tiun sperton kaj provis plurfoje lerni aliajn lingvojn. Kelkaj iĝis ankaŭ tre gravaj en mia profesia vivo aŭ en mia volontula agado. Por mi, lingvoj estas ŝlosiloj al novaj mondoj plurdimensiaj, lingvoj estas kulturoj, lingvoj estas libroj kaj muzikoj, popoloj kaj homoj, historioj kaj geografioj, signoj kaj signifoj. Ĉiu lingvo portas sian mondon, ĉiu lernado portas sian aventuron, konklude, eble ne pasio sed certe bela pasilo al pli riĉa vivo.”
CONSTANCE
La plej ĵusta signifo de pasio estas “emocio, ĉe kiu la vola elemento iĝis tiel forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn k tendencojn kontraŭajn, ne atentante la sekvojn” laŭ la PIV. Do, estas la kialo kial mi pensas ke mi ne havas pasiojn sed ŝatokupojn.
Laŭ mi estas du tipoj de ŝatokupoj. Estas agadoj kiujn ni ĉiam ŝatis fari kaj por-tempaj agadoj, kiujn ni ŝatas dum specifa tempo de nia vivo.
Kiam mi havas liberan tempon, mi tre ŝatas malkovri novajn tabulludojn en ludobibliotekoj, ludoversperoj kaj ludokafejoj. La lasta ludo kiun mi malkorvris nomiĝas Noé, pasint-semajne. La celo konsistas en plenigado de boatoj kun bestoj. Ĝi estas sufiĉe amuza.
Mi komencis ludi kiam mi estis eble 3 aŭ 4-jara kaj ekde tiu tempo mi ŝategas tabulludojn kaj mi ĉiam pretas malkovri novajn ludojn.
Ekde du aŭ tri jaroj, plaĉas al mi aŭskulti podkastojn pri diversaj temoj, precipe rakontojn kaj spertojn kiujn kelkaj homoj pretas rakonti al aliaj homoj kiujn ili ne konas. Aŭskuti podkastojn malstreĉas kaj eblas ekzemple fari aliajn taskjon samtempe.
Mi ankaŭ havas novan ŝatokupon ekde kelkajn monatojn. Temas pri astrologio. Mi aĉetis libron pri tio kaj mi ankaŭ pruntis librojn en la biblioteko. Mi ne vere povas diri kial mi interesiĝas pri tio sed mi tre ŝatas ĉifri mian astran temon aŭ la astran temon de amikoj aŭ membroj de mia familio. Eblas lerni multe pri homoj.
Do jen, kio estos mia venonta ŝatokupo?
JULIE
“Hodiaŭ mi ne havas konkretan pasion. Mi faris multajn agadojn kiam mi estis juna, inkluzive de 10 jaroj da teatro. Hodiaŭ mi dirus, ke mi tre ŝatas Historion. Mi ankaŭ studis ĝin. Mi ŝatas historion ĉar studante ĝin, ĝi permesas al ni kompreni evoluon, nian socion, kaj koni nian pasintecon estas grava kaj ekscita por mi. La historio de mia familio ankaŭ estas tre grava kaj ekscita por mi, mia onklo faris nian patran genealogian arbon, reirante ĝis la 15-a jarcento. Mi faras tiun de la familio de mia patrino, por la momento mi povis reiri ĝis la komenco de la 20-a jarcento konservante la trovitajn atestojn pri naskiĝo kaj loĝado. Mi povas danki miajn studojn, kiuj permesis al mi ĉion ĉi.”
YENTL-ROSE
“Mi ĉiam estis tre pasia infano, mi pasiis pri Ĉio kaj Nenio (jes, mi havas kompleksan pasian rilaton kun la Nenio, ne zorgu) Multaj el tiaj pasioj forflugis tra la jaroj por lasi lokon al novaj, sed ankaŭ multaj restis, evoluis. Unu el la pasioj kiun mi havas de infanaĝo estas Kolekti. Sed tiu ĉi ŝatokupo estis ege limigita dum multaj jaroj, ĉar kiel infano mi vojaĝis per ruldomo(j) traktita(j) de ĉevaloj, do ni devis ĉiam tre atenti pri spaco kaj pezo. Tio ne vere ĝenis min, mi nur devis bone elekti kaj tre ofte forĵeti aŭ fordoni miajn tempajn kolektaĵojn, kaj kompreneble estis pli avantaĝe (malpli peze) kolekti ekzemple poŝkartojn, plumojn aŭ harojn ol ŝtonojn kaj vitrajn fiolojn kun koloraj suspektindaj likvaĵoj (mia plej granda tiama (sed ankoraŭ daŭra) obsedo, mi konfesas). Sed ho jes, kiam mi komencis malpli nomada vivo, kiom la kolektoj kreskiĝis…!
Mi kolektas multege da malsamaj aferoj, kiel ekzemple librojn, sed ankaŭ multajn tute senutilajn aĵojn
Mi havas tiel plurajn ‘’temajn kolektojn’’ (sed ne nepre tre bone ordigitaj) kaj unu el plej gravaj, temas pri Mortintaĵoj. Mi ĉiam iomete kolektis ilin, ekzemple belajn, jam tute purajn ostojn, trovitaj en montaroj, arbaroj aŭ plaĝoj. Sed estas nur ekde eble sep jaroj kiam mi konscie komencis la kolekton, kelkfoje preskaŭ obsedeton. Mi ne ekzakte scias kial mi tiom pasias pri mortintaĵoj, sed jam de tre june mi multe interesiĝas pri tio, kion oni povus konsideri kiel ‘’makabraj temoj’’. Homoj ofte estas iom ŝokitaj kiam ili malkovras ke mi (kiel vegetara kaj bestamiko, parenteze) ŝatas dissekci mortintajn bestojn, kaj havas ‘’putriĝantaĵ-ĝardenon’’, sed miaj amikoj kaj familio nun alkutimiĝis. Kaj foje ili alportas al mi mortintajn donacojn. (Iam, bona amiko eĉ diris, ke se li mortus li ŝatus ke mi havu sian kranion, sed espereble tio ne okazos baldaŭ!)
Ĉi tiu kolekto ne kaŭzas al mi ‘’moralajn problemojn’’ ĉar kompreneble mi neniam mortigus beston por tio, aŭ alia kialo (krom verŝajne moskitojn ktp) Cetere, morto ne nepre estas io malbona por mi. Ja estas grava temo, kaj mi tute komprenas ke ne ĉiuj komfortas kun ĝi, sed laŭ mi la morto estas, en nia nuna socio, preskaŭ tro tabua, tre kaŝita.
Tio, kion mi aparte ŝatas pri ostoj (cetere al la simboleco de vanteco ktp), estas ke ĝi videbligas tute alian realecon. Io kutime kaŝita sed tute nepre al nia ekzisto, ĉi tio estas por mi samtempe esprimo de forto kaj de ‘’la perturba elemento’’ (das unheimliche). Pro tio mi preferas skeletojn al mumiigitaj bestoj.
Krome, mortaĵoj estas por mi tre riĉa kaj simbola ‘’materialo’’ kiu havas rakonton, kiu eĉ havis vivon kaj mi pensas ke tio estas interesa. Tamen gravas por mi ke la mortaĵoj estas bone purigitaj, ĉu fizike, ĉu energie. Kaj mi ankaŭ ŝatas doni al ili novan ‘’vivon’’, kreante ion alian. Sakrilegio de mortpaco aŭ lasta tributo, tio dependas de la vidpunktoj mi supozas, sed jen unu el miaj pasioj.