Mi proponas atelieron, en kiu ni desegnos literojn kaj transformos ilin en piktogramon (literbildo kiu reprezentas aferon, kies unua litero komenciĝas per la desegnita litero).
Tiu ĉi ateliero helpos Dylan en lia projekto krei titoltipografion por Esperanto kaj la afiŝon, kiun li ŝatus fari per piktografa alfabeto por helpi la lernadon de Esperanto.