Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Drakoj kaj Dokumentoj en Đurđevac…

08/06/2023 Yentl Blogo

Iam alvenis al Đurđevac…

La vojaĝo en la kaleŝo
Trajnvojo en Đurđevac

Iam estis esperanta volontulino nomita Yentl-Rose. Kaj ŝi vojaĝis, en fliksbusverda kaleŝo, ĝis regno (nu, demokratio) for tre for de ĉi tie. Survoje ŝi alfrontis grumblantajn ŝoforojn kaj severajn limgardistojn, sed fine do ŝi alvenis al ĉarma urbeto *Đurđevac*.

Ĉarma? Ho certe! Kvankvam ŝi unue timis, alvenante al ĝi, ŝi poste malkovris belegan arbaron (kaj eĉ orbrilan dezerton! Jes jes ili ekzistas en Kroatio, ili ekzistas ĝuste en Đurđevac, venu kaj vidu) aŭ interesan preĝejon. Kiu, paranteze, tre bone gardas sian trezoron: (=ĝi estas preskaŭ ĉiam fermita) belega pentraĵo pri Sankto Georgo kaj la drako.

La kroata Dezerto
La malnova Kastelo
(la drako kaŝiĝis)
La (fermita) Preĝejo

Đurđevacaj vidindaĵoj

Nebulaj kampoj…
Senarbejo kie Yentl atendis la lokan sorĉistinon, kiu neniam venis
La vilaĝo-gardistoj…
Arbaraj promenadoj
DrAmAtikAj Arboj

Je tiu ĉi momento de la rakonto, indas klarigi ke la nomo ‘’Đurđevac’’ devenas de tiu ĉi sankto, kaj ke nia kara volontulino multe entuziasmiĝis pri tio, simple ĉar ŝi havas obsedon pri drakoj. (Ŝi eĉ senkonscie maltrafis buson en Slovenio, por ĝui la drakojn de Ljubljana. Sed ĉit!, ŝi ankoraŭ vere kredas ke la buso neniam venis.)

Sankta Đurđeo (?) kaj la Drako
Afiŝo en Ljubljana
Statuo en Zagrebo
Grundmozaiko en Ljubljana

Alia afero kiu ĉarmigegis nian malkuraĝan heroinon (Malkuraĝa? Spoila atentigo: jes. Ŝi ne finbatelas kontraŭ sanktejo Đurđevac, kaj fuĝos je la fino de la rakonto) estis la rakonta etoso kiu regnis tie… Sed poste pli pri tio, ĉar fakte: kion tiu volontulino eĉ venis fari en la kroata urbeto?

Arkivado…

DEC (Dokumenta Esperanto Centro): Antaŭĉambro de la arkivejo

Ŝi renkontis kun Josip, speco de libroŝatanta koboldo, kiu, kun pasio kaj diligenteco arkivas la duonon de la Verda Historio. Impresa laboro! Kiam nia volontulino alvenis en DEC, Dokumenta Esperanto Centro – komprenu ĝin kiel senfina biblioteko, ĝi preskaŭ kapturnis ŝin. Kaj estis ankoraŭ antaŭ bone kompreni ke ŝi partoprenos al la senfina kreskado de tiu biblioteko. Nu, tio sonas konfuze, mi klarigu: ke ŝi zorgos pri kontrolado kaj kompletigo de longegaj komputikaj pergamenoj. Tiel, ankaŭ ŝi iom konvertis sin en arkivan vermon. Kaj fakte ŝi iom ŝatis tion, ĉar estis mirinde vidi la aregon de libroj kaj dokumentoj: leteroj, gazetoj, vortaroj, romanoj, infanrakontoj, enciklopedioj ktp, ke niaj (pra)verdsteluloj lasis al ni. Estis por ŝi honoro helpeti al ilia konservado, eĉ kun tre modesta kontribuo.

Malnovaj interesaĵoj…
Libroj!
Skatoloj kaj afiŝoj
Belaj ilustraĵoj
Komputikaj pergamenoj
Bone ordigitaj paperaĵoj
(kiujn ŝi ne ordigis)

Tamen, kiel rakontisto (kaj ĉefrolulo, sed ĉit, neniu rimarkis) de tiu ĉi đurđevac-volontulado, mi devas esti honesta. Kaj post kelkaj semajnoj, kiam la librovermoj komencis eliri ŝiajn okulojn, ŝi komencis plendeti. Kaj la afabla koboldo aŭdis ŝian plendaĉon, kaj tiam komencis ŝia plej ŝatata laboro.

Sed tio jam estas alia ĉapitro.

Intertempaj aventuroj (aŭ La alfronto kun bavema monstro)

Kaj intertempe, harstarigaj aferoj okazis en Đurđevac kaj ĉirkaŭe. Ekzemple, iam venis cirko al la urbeto, kaj Yentl decidis iri spektaklen. (ŝi iom pripensetis fuĝi kun ili, sed ni neniam aŭdos tiun rakonton, ĉar racio venkis sur la vagemo) Io kaj tio okazis, kaj ŝi konatiĝis kun cirkulo kaj kamelo, fakte iom tro kun la kamelo… Ĝi provis manĝi ŝiajn okulvitrojn! Post epopea batalo, ŝi sukcesis rekapti ilin el ĝia buŝo, iom klinitaj kaj kovritaj per monstra bavo, sed tamen uzeblaj. Jes, ĉar nu, mi nur rakontas ĉar tamen, estus bedaŭrego perdi videblecon kiam ankoraŭ tiom da rakontoj estas legindaj!

La kamelo (jes ĝuste tiu ĉi) kiu preskaŭ formanĝis la videblecon
La dekoro de tiuj ĉi lumigaj okazaĵoj (vidu kiom ambaŭ roluloj ŝajnas lumigitaj post la aventuro)
Yentl kun hararo de la kamelo (fini ili trovis aranĝon: okulvitra gustumado kontraŭ iom da hararo)

Rakontoj… (Fine!)

Dum sia (mallonga) volontulado, Yentl havis la okazon partopreni libroprezenton en Ogulin, la ‘’fabelurbo’’. Temis pri Pratempaj Rakontoj (La rolulo kaj via rakontisto ambaŭ vere konsilas) de Ivana Brlić-Mažuranić, brila kroata (infan)rakontistino de la lasta jarcento. Ŝia libro estis tradukita al Esperanto per la koboldo Josip, kaj poeto Zdravko, kaj tre bele ilustrita de mezlernejaj infanoj.

La libro
Infanaj ilustraĵoj/kolaĵoj
Ivana Brlić-Mažuranić, la verkistino

La prezento okazis en Ivanina kuća bajke, kaj eĉ estis iom da teatrumado. La volontulino tiam ankaŭ konatiĝis kun aliaj samideanoj, kiel ekzemple Neven, ĉiĉerono, kiu rakontis al ŝi multajn interesaĵojn pri Zagrebo kiam ŝi vizitis la ĉefurbon.

Ivanina kuća bajke (La fabeldomo de Ivanina)
La prezentado: Zdravko, Josip, kaj mistera virino
Teatrumado surbaze de iu pratempa rakonto
Nikolateslaĵoj en Zagrebo
La Katedralo de Zagrebo
(pro tertremo en 2020, oni multe riparas en la urbo)
Gravaj zagrebaj konstruaĵoj
(kies nomojn via rakontisto forgesis…)

Kamparaj vagadoj

Ne nur tra urbo ŝi vagadis sed ankaŭ tra kampoj kaj arbaroj, (naturo belas tie, en tiu malproksima lando) kaj ŝi eĉ iam faris nudpieda (estis problemo kun la ŝuoj) pilgrimaĵo ĝis tiu ĉi urba-forlas-panelo. Ĉu mi forgesis diri ke nia heroino estas iom freneza ? Sekvontaj bildoj ankaŭ atestas tion. Ne zorgu, ŝi neniam prezentis sensencajn tiaĵojn, restas inter ni.

”Saluton! La Pom-Suno baldaŭ plenas… Kiajn ritualon ni faru? Kion ni oferu?” / ”La Pom-Suno, mem, kompreneble!”
”La Pom-Suno mortas, vivu la Ost-Nubo!”

Prelego pri energiaj estaĵoj

Kion ŝi ja prezentis, estas prelego en la Zagreba Ligo de Esperantistaj Prelegantoj. Ŝia iom ermita vivo inspiris al ŝi la emon prelegi pri Egregoroj. (Tre resume: kreaĵoj el komuna kredo) Ŝi prezentis enkondukon al la koncepto laŭ esotera, sociologia kaj ‘’esperantista’’ vidpunkto, kaj fajraj kaj interesaj debatoj sekvis la paroladon. Estis bela sperto.

Yentl prezentante
Malklara skemeto pri la ŝanĝo de egregoroj
Unua lumbildo
Lasta lumbildo (aŭ preskaŭ)

Monstroj kaj Timuloj (almenaŭ en desegnoj)

Sed, kiel mi menciis antaŭe, tio, kion nia kara DEC-volontulino plej ŝatis, estis verŝajne la ilustrado de La Timulo. Temas pri bela kaj saĝa rakonto de hungara aŭtoro Pál Békés, baldaŭ esperante aldonota de DEC. Kvankvam amuza infanrakonto, ĝi estas plena de poezio kaj filozofio. (Tiu ĉi tute ne estas (fakte la dua) kaŝita varbadmesaĝo destinata al EKC-libroservo…)

Brilaj kavaliroj monstrojn batalas…
La Timulo malfermas la pordon…
Alveno al la monstra akceptejo…
Skizo por la kovrilo
Desegnaĵo por la kovrilo

Kaj jen, baldaŭ nia (jam tro longa) rakonto devus ĉesi, ĉar intertempe la rolulo decidis serĉi aliajn aventurojn, kaj perdiĝi sur aliaj vojoj. Ni nun lasu ŝin fari ŝian eks-volontulan vivon. Sed sciu, karaj legantoj, ke Đurđevac estis interesa sperto por ŝi, kaj ke ŝi certe revenos, jam por la Kroata Esperanto Kongreso! (30 Junio-2 Julio. Tio estas la tria kaj lasta sublimiga varbaĵo.)

Eble ŝi iam rakontos pri ĝi, sed por la momento: ide, bok!

Hm pardonu, mi celas : Kaj ŝi vagados ankoraŭ longe kaj feliĉe, kaj DEC naskos ankoraŭ multajn, multajn librojn…

FINO

PS : ‘’Fino!’’ signifas ion kiel ‘’bongustas!’’ en la kroata. Povus utili, se vi planas veni al la Kroata Kongreso (aŭ poste) kaj gustumi kroataĵojn x)

Kroataj manĝaĵoj:

Print Friendly, PDF & Email
volontuloj-rakontas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Petr Ginz kaj Ĥava Pressburger
Sekva afiŝo:KEKSO 2023 en Braunschweig

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La vort-teorio esperanto La vort-teorio esperanto 3,00€
  • Centjara asocia Esperanto-movado en Francio (2a kajero) Centjara asocia Esperanto-movado en Francio (2a kajero) 9,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.