Sabaton la 9-an de decembro okazos bicikla ekskurso en Tuluzo.
Ni ekiros de la placo “Capitole” post kafumado ĉe la kafejo “Le Wallace”, 3 place Saint-Georges, je la 9-a.
Matene ni promenos ĉirkaŭ la urbocentro kaj piknikos laŭ la kanalo.
Posttagmeze, ni iros al Donevilo por malkovri la vinilkosmejon, nia muzikpartnero.
Post tiu riĉa tago, ni kafumos aŭ bierumos aŭ aliumos kune!
Se iu el vi proksimas Tuluzon, ne hezitu veni bicikli kun ni!