Dimanĉon la 26an de majo Esperanto Kultur Centro ĉeestos en la Lingvoforumo kiu okazos ĉijare sur placo Sankta-Sernino. Vi trovos nin je stando n°20 apud ĝardeno Cartailhac. Ni ankaŭ partoprenos per prezento de poezioj enkadre de “Popoloj kaj poezio” kaj de kantoj sub la tendego.