Dimanĉon, la 29an de Septembro, okazos en la Jardin des Plantes en Tuluzo la 4a eldono de la Festivalo de Lingvaj Artoj, organizita de la Collectif Oral kiu partneras kun EKC.
Ĉi-tiu evento ekos sabate vespere kun koncertoj, kaj daŭrigos dimanĉe kun diversaj spektakloj. Dum la tago okazos skribad- kaj filozof- atelieroj, kaj ankaŭ aktivaĵoj por infanoj.
EKC havos standon en la asocia vilaĝo de la evento por prezenti la lingvon kaj la asocion al publiko, do venu renkonti aŭ subteni nin!
Pli da informoj sur la paĝo de la Collectif Oral (en la franca)