Esperanto-Magazino n°376

En tiu nova elsendo de Esperanto-Magazino ni denove trovu la volontulojn Chloé kaj Olivier en la studioj de Canal Sud. Kiel Kutime en ĉiu elsendo, ili parolas pri diversaj temoj, por, aŭ enkonduki vin en la historion de la homoj, aŭ rememori vian infanaĝon, aŭ bloveksciti vian scivolemon per nova rubriko nomata “artifiko de la tago”.

En tiu podkasto vi povas trovi Kio novas, la aktualaĵoj en la esperantista mondo kaj Tuluzu, rubriko pri la popolribelo de Budapest en 1956 kaj rubriko pri la piratoj de Olivier, la artifiko de la tago kaj la agendo, kaj finfine muziko en Esperanto.

Pri la informoj rilataj al la eventoj menciitaj en la rubriko “Kio Novas”, la ligiloj por tiuj, kiuj ŝatus ricevi pli da informoj kaj registriĝi al unu el ili, estas jenaj:

Podkasto de la 19-a de Majo 2025:

Kaj ne forgesu, Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net.

Klaku tie por pli da informoj: Plus d’informations sur l’émission

Kantoj 🎶

  1. KORVAKS – Ĉio estas Korvaks
  2. MERLIN – La bono
  3. LA PORKOJ – Shako ene del milito
  4. SEPA & ASORTI – Violono
  5. LA PAFKLIK – gangstero esperantista
  6. VOJAGHO – Intergalaksia la tempo
  7. LA PAFKLIK – Fek al esperanto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.