La 32a eldono de la LingvoForumo de Tuluzo okazis dimanĉe, la 1a de Junio 2025, en la Placo Saint-Sernin, kie la Esperanta Kultura Centro partoprenis kaj gastigis budon por atentigi de interesitaj vizitantoj, se ili konis la lingvon aŭ ne!
Kun 120 lingvoj reprezentitaj, estis multe da elekto por malkovri lingvoj kaj kulturoj, kiuj eble estas nekonataj por kelkaj homoj. Ekde la 10a ĝis la 19a horo, tradiciaj dancoj kaj impresaj demonstraĵoj estis ofertitaj dum la tuta tago por amuzi la vizitantoj (kaj budorganizantoj) dum ili vagis de budo al budo.

Kun la ebleco de malkovri novajn lingvojn, la budoj ankaŭ ofertis la aĉeton de libroj pri kulturo kaj lingvo, kiu estis bonega okazo por lerni pli pri la temo.
Ekde la 9a horo matene, la budoj jam estis starigitaj en la Placo Saint-Sernin. La forumo komenciĝis je la 10a horo matene, kaj vizitantoj jam amasiĝis! La volontuloj ke laborantis ĉe la budo de EKC, mi ekzemple, povis bonvenigi vizitantojn kurioza pri la Esperanto lingvo la tuta tago, interagi kun ilin kaj respondi iliajn demandojn.
Ĉi tiu evento estis sukcesa. Estis mia unua lingvo forumo, mi tre ŝatis ĝin kaj mi esperas ke mi povas partopreni denove la venonta fojo!