Esperanto-Magazino N°389

Invitito : Christophe, membro de Esperanto-Kultur-Centro kaj de INS’EO, trejnisto en IJK kadre de Erasmus+ projekto

Kun Valentin kaj Marion

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin du lundojn ĉiumonate de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net. Vi povas komuniki kun ni antaŭ, dum aŭ post la elsendoj en nia telegram-grupo @EKC radioforumo.

Pli da informoj pri la radioelsendo

PROGRAMO :

01 – JACQUES YVART – La pluvombrelo (Brassens Plu)

Kio novas

02 – MARTIN KAJ LA TALPOJ – Ruinoj (Ruinoj)

>> Intervjuo (Parto 1)

kun Christophe kiu rakontas pri sia sperto en la ĉijara IJK kiel trejnisto de atelieroj ligitaj al lingvoinstruado. Vizitu la retejon de la asocio INS’EO

03 – LA PERDITA GENERACIO – Domoarigato (Ĉiamen plu)

>> Intervjuo (Parto 2)

kun Christophe kiu rakontas pri sia sperto en la ĉijara IJK en la franca.

04 – PERSONE – Liza pentras bildojn (Sed estas ne)

>> Agendo

  • JES de la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro en Vilno en Litovio.
  • RenKEJtiĝo de la 18a ĝis la 21a de februaro en Tremp en Katalunio
  • IJF de la 25a ĝis la 30a de Marto en Palermo en Sicilio
  • Printempas de la 16 ĝis la 24a de Aprilo en la kastelo de Grezijono
  • IJK de la 15 ĝis la 22a de aŭgusto en Petzow en Germanio.

Pli da eventoj en eventaservo.org

05 – BAROK-PROJEKTO – Nobla dezir’ (Jen nia viv’river’)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *