Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Alvoko de Hiroŝima Esperanto-Centro por la Internacia Virina Tago 2016

22/01/2016 Antoine Blogo

Ni plusendas tiun alvokon el Hiroŝimo pri tutmonda pac-agado Sendu pacmesaĝojn al Taeko antaŭ la 10 de februaro.

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo, Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2016 Hiroŝimo, konsistanta el 22 organizoj kaj la municipo Hiroŝimo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 8-a de marto 2016, por la Internacia Virina Tago de UN, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj. Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio.

Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj. Hodiaŭ ni alfrontas krizon deĉena reago de teroro kaj venĝo post la malvarma milito post la dua mondmilito, kaj ni demandas pri nia mondkoncepto en abundaj informoj. En 2015 la japana registaro ŝanĝis elektoleĝon por publikaj oficoj, por ke ekde 18 jaraĝaj homoj havu la voĉdonrajton.

Gravas ke, ni mem kiel suvereno elektu la ĝustan informon pri la socio por prijuĝi kaj praktiki la rajton. La temo de Internacia Virina Tago de 2016 estas “La estontecon malfermas ni mem. Trovu la veron el abundaj informoj.”

En la tago ni aŭskultos prelegon de ĵurnalisto de Japana Ĵurnalista Asocio pri la nuna situacio kaj taskoj de ĵurnalismo, por ke precipe juna generacio povu praktiki sian voĉdonrajton kaj malfermu sian estontecon, kaj kune ni pripensos pri elekto kaj agado al vere paca mondo. El la atombombita urbo Hiroŝimo ni alvokasĉiujn en la mondo al ne perforta solvo de la problemoj por paco. Bonvolu doni vian opinion por nuligi nuklearmilon kaj militon, ni petas.

Vian mesaĝon ni ekspozicios en kunvenejo de la urbo. S-ino MATUMURA Aiko Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2016, Hiroŝimo La municipo Hiroŝimo Kun virinaj organizoj: Arko de Hiroŝimo / Konsilio Yui-porto / Kina karavano / Novjapana virina asocio / Ligo de vartistoj / Hiroŝima Esperanto-Centro / Ligo de medicinaj sindikato j/ Sindikato de emeritoj/ Instruista laborsindikato / Ligo de solaj patrino k infano(urba) / Laborsindikato de municipaj oficistoj / Laborsindikato de urbaj oficistoj / Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo/ Ligo de virinaj asocioj WENET / Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo / YWCA / Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio / Ligo de Patrinoj de la gubernio / Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hiroŝimo / Konsilio de Kino-rondoj de la urbo. — Limdato kaj aliaj informoj: la 10-a februaro 2016.

por la ekspozicio, kiu komenciĝos la 16an de februaro post aldono de traduko de la mesaĝoj al la japana. Maksimume sur unu leterpapero A-5 formata ( 14,8 x 21 cm). Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni. Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando. Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Retour sur la Fête de l’Espéranto 2015
Sekva afiŝo:Alvoko de Hiroŝima Esperanto-Centro por la Internacia Virina Tago 2016

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Diccionari de mila mots Diccionari de mila mots 15,00€
  • La vort-teorio esperanto La vort-teorio esperanto 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.