Kiel kutime, ni kun plezuro ricevis artikolon de nia fidela raportistino pri la regulaj renkontiĝoj de niaj amikoj en Arieĝo!
La renkontiĝoĉi-foje okazis en belega valo de Bethmale,ĉe Anne, en ŝia saporpalaco.
Dekkvarope ni dividis fortajn emociojn, ne nur pri la neegalebla akcepto, sed ankaŭ pri la diverseco de la spertoj. Marie-Do ĵus revenis el Kubo: ŝi tie renkontis sian korespondantinon, kaj kelkajn esperantistojn dank’ al kiuj, ŝi klarigis por ni laĉiutagan vivon de kubanoj.
Anne-Marie vizitis Grekujon kun familianoj, kaj kvankam ŝi ne renkontis esperantistojn ŝi notisĉiujn grekdevenajn vortojn, ekzemple “kaj” – kvankam grekoj skribas ĝin malsame. Jopo kaj Evelyne instruis Esperanton en Maroko kadre de la NRO La Blua Oranĝo… Tial Rachel, Hassan kaj Yasmine venis el fora Tarno por babilmanĝi kun ni.
Ĉar Hassan opinias ke la universala lingvo povos diskoniĝi en Maroko, li sopiris pri Korano tradukita en la esperantan. Nia kara amiko René havas ununuran ekzempleron de tiu sankta libro kaj akceptis ke ni skanu ĝin.
Post varma akcepto de Anne, kiu rapide prezentis sian laboron, klarigante ke per la kultivitaj kaj sovaĝaj fruktoj aŭ plantoj, ŝi kreas bongustajn ŝorbetojn, ni iom ceremonie donacis al Hassan ne nur la Koranon, sed la Biblion, kaj, kiel “ĉerizon sur kukon”, La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo. La tri libroj, sufiĉe imponaj prezentas sin kiel valorajn studobjektojn, forajn celojn por komencantoj !
La etoso estis kiel kutime ege amika,ĉiuj povis interŝanĝi, plej ofte en Esperanto, fojfoje krokodilante, sed la bongustaj pladoj kajĉefe la emo babili senlime gvidis la konversaciojn.
Tiuj babilmanĝoj spegulas la veran amikecon kiu regas inter Esperantistoj kiuj havas grandan plezuron retrovi unu la alian. ĉiu povas rakonti sian sperton, anonci la okazontaĵojn, aŭ simple babili pri siaj pasioj.
Tiel Sunkompanianoj anoncis la venontajn “Nomad’kursojn”: la unuan septembre, 10 tagojn en ĉekio, la sekvontan unu monaton en Malagasio komence de la jaro 2016.
La teamoj ankoraŭ ne kompletas, la propono rondiru pere de la geamikoj! Rapide alvenas la momento kiam klientoj aperas sur la teraso por gustumi la delikatajn ŝorbetojn.
Anne nun laboros, kaj ni disiĝas, feliĉaj je la ideo baldaŭ renkontiĝi denove.