Kadre de la programo SEMEO 2025, la Esperanto-Kultur-Centro (EKC) en Tuluzo varmigis ne nur la fajron, sed ankaŭ la korojn de partoprenantoj per unika nokta calçotada – festo en kiu tradicio, manĝkulturo kaj internacia amikeco kuniĝis sub la ĉielo de Okcitanujo.
La evento estis organizita de la kataluna volontulo Pol, kiu profitis la kulturan semajnon por kunhavigi sian plej ŝatatan katalunan tradicion kun la aliaj EKC-anoj. Ĉi tiu eldono de la Esperanto-semajno, temanta pri “Arto kaj Kulturo”, inkluzivis ankaŭ diversajn kreemajn kaj komunecajn programerojn: verk-atelieron, komunan gluartaĵon, lingvokafejon kun ŝancrado, kaj eĉ koncerton de la esperantista muzikgrupo Kaj Tiel Plu!
Kio estas calçots?
Calçots (esperantigite: kalsotoj) estas speco de dolĉa, longa cepo devenanta el Katalunio, plej fame kultivata en la regiono de Valls, en la provinco Taragono. Ili estas plantataj laŭ aparta metodo: oni regule rekovras la kreskantan tigo-parton per tero por stimuli ĝian blankan, molan longiĝon. Tiu agrikultura tekniko, en la kataluna lingvo nomata “calçar”, donas sian nomon al la cepoj mem.
Rezulte oni ricevas mildan kaj bongustan cepon, tre malsama ol la kutimaj akraj kuircepoj. Kalsotoj atingas sian pinton dum la vintra sezono, ĝenerale inter januaro kaj marto. En tiu periodo, Katalunio vivas sian tipan calçot-frenezon, kun familiaj kaj amikaj kunvenoj, ofte en malfermaj spacoj kun fajro, kiuj ricevas la nomon calçotada.
Kio estas calçotada?
La calçotada estas unu el la plej karakterizaj manĝtradicioj de Katalunio. Temas pri festo, kie oni grillas calçots super malferma fajro ĝis iliaj eksteraj tavoloj karboniĝas. Poste, la kalsotoj estas envolvitaj en gazetoj, por ke ili moliĝu per vaporiĝo. Kiam ili estas sufiĉe molaj, oni manĝas ilin per la manoj: oni forŝelas la bruligitajn foliojn, poste trempas la blankan kaj sukan parton en tradicia saŭco de kalsotoj (simile al la romesco): intense gustoplena saŭco el tomatoj, rostitaj kapsikoj, migdaloj, ajlo, oleo kaj spicoj.
La manĝado estas neformala kaj amuza. Oni nepre bezonas antaŭtuko, sed estas preskaŭ neeviteble ke iom da saŭco finu sur la fingroj aŭ la mentono. Sed jen la ĝojo de calçotada: ĝi estas same pri la sperto kiel pri la gusto.
La sperto en Tuluzo
Dankon al Simon kaj Lukas, kiuj lasis nin organizi kalsotadon en ilia korto, Ramonvilo transformiĝis en festoplena loko kun fajro, lumo, aromo de rostado kaj vivoplena etoso. La nokta calçotada estis ne nur kulinarie riĉa, sed ankaŭ kulture profunda momento de kunhavado.
Partoprenantoj el diversaj landoj — interalie Francio, Polando, Germanio, kaj Italujo — unuafoje ekkonis tiun vivan tradicion. Multaj esprimis miron pri kiel tiel simpla ingredienco kiel cepo povis roli kiel la ĉefstelulo de tuta vespero. Por multaj, tiu vespero estis la unua okazo gustumi ne nur la manĝon, sed ankaŭ la spiriton de unu el la plej karaj tradicioj de Katalunio.
Calçotada ne estas nur pri manĝado — ĝi temas pri kunestado, intergeneracia tradicio, kaj ĝuado de simplaj plezuroj. En la kunteksto de SEMEO 2025, tiu nokto estis vivanta ekzemplo de kultura semado: kunporti la spiriton de unu regiono al internacia komunumo, per gusto, rideto kaj fajro.

