Dum nia restado en Arrout en marto 2022, ni renkontis du emeritajn esperantistinojn, kiuj ankaŭ kapablas paroli la okcitanan. Ili proponis vizitigi al ni la urbon de Villefranche-de-Rouergue.
Ek al Villefranche
Do Marion, Moana, Antoine, Alex, Arno kaj Dorian iris trajne al Villefranche por tie pasigi unu semajnfinon. Ni alvenis je sabato matene kaj ni estis bonvenigitaj de Geneviève kaj Marie-Jo. Ni tuj ekiris al la sidejo de la loka okcitana asocio, kie la du emeritinoj partoprenas kaj aktivas.
Ni lasis niajn sakojn kaj trinkis iom da kafo kaj ni piediris por viziti la kvartalon.
Vizitado de la kvartalo
Bonŝance, la kvartalo gastigis filmadon de estonta Netflix serio (All The Light We Cannot See). La serio verŝajne temos pri la dua Mondmilito ; do ni vidis fenestrojn de vendejoj dekoritaj tiel kiel ili suferis la krizon. Ni ankaŭ vidis realismajn ruinojn apud la preĝejo. Ŝajnis kiel bombo falis.

La ĉefa placo de la urbo estas bela kaj bone lumigita, ĉirkaŭigita de vendejoj kaj de la preĝejo. Bedaŭrinde ni forgesis foti ĉi tiun.






La kariljono
Poste, ni reiris al la sidejo de la loka Okcitana asocio por tagmanĝi, kaj ni realvenis al la centro de la urbo por viziti la kariljonon. Ni ĝuis “privatan” koncerton luditan de kariljonisto. La kariljono situas en la preĝejo “Collégiale Notre-Dame”, ni povis viziti ĝin, ĝi estas tre bela konstruaĵo, kun belaj mebloj kaj vitraloj.
La kariljonisto eĉ akceptis ludi la “Esperon” (Esperanta himno), do la tuta urbo povis aŭskulti ĝin, danke al la sonora potenco de la kariljono. Ni eĉ porti kaskojn por ne surdiĝi.

La monaĥejo
Ni iris al la monaĥejo de la Chartreuse Saint-Sauveur por viziti ĉi tiun lokon ekstertempe.
Tiu ĉi klostro estas unu el la plej grandaj en Francio.
En la pasinteco patroj kaj fratoj dediĉis sin al preĝado kaj studado, ili estis tute forigitaj de la mondo.
Ili devis sekvi tre striktajn regulojn, kiuj kombinas solecon kaj silenton.
Parto de la grupoi partoprenis trezorĉasado por ekscii, kiu ŝtelis la sanktan relikvon de la monaĥejo, kio ebligis al ni malkovri ĉi tiun lokon amuziĝante.
Kapeleto Notre-Dame de Treize Pierres
Fine de la posttagmezo, post turneo kun la senpaga urbbuso, ni iris viziti kapelon.

Kun bizancstilaj freskoj, la Kapelo Notre-Dame de Treize Pierres estas grava monumento en la religia historio de la okcitana lando, ni povis admiri ĝiajn tre buntajn pentraĵojn de Nicolaï Greschny en 1951/1952.
La ĉeestanta kleriko afable faris al ni turneon kaj klarigis la historion de ĉi tiu loko, kiu estas pli ol 500-jara kaj li estas parto de la religia komunumo de la Clercs de Saint-Viateur.
Film-vespero
Kun ambaŭ esperantistoj kaj okcitanparolantoj, ni pasigis la vesperon ĉe la sidejo por vidi la filmon de André Andrieu (Andreo Andrio) Paisans de Roergue
La filmo temas pri la vivo de okcitanoj dum la 1960a kaj 1970a jardekoj en la kamparo. André filmis la vivon de tiu epoko per kamerao kiun li aĉetis kiam li estis studento.
Oni povis vidi kiel la familioj laboris en la farmoj. Tiam oni ankoraŭ uzis la bovojn. La traktoroj ekvenis en la farmojn dum la 1970a jaroj, ĉi tiu filmo estas celita kiel omaĝo kaj historia spuro de nia historio por estontaj generacioj.

Paisans de Roergue
Bien plus qu’un film de souvenirs familiaux, ce document réalisé par des autodidactes, Paulette et André Andrieu, en 8mm couleur, est une véritable œuvre ethnographique, façonnée avec soin.
Tourné sans son il a été entièrement re-masterisé en 2015 par l’équipe de Piget Films, et commenté en langue occitane par André Andrieu pour se rapprocher au plus près de la réalité linguistique de l’époque.
Il est sous-titré en trois langues : Français, Anglais et Espéranto.
Une oeuvre exceptionnelle, à la fois témoignage intime et source d’informations précieuses sur la vie paysanne traditionnelle.
Quelques liens
Post tio, andré donis al ni intervjuon pri sia vivo kaj esperanto.
Vi povas aŭskulti ĝin sube.
Najac
Post nokto pasigita en pilgrimdometo, ni iris al Najac, urbo je 20 minutoj de Villefranche.
La vilaĝo situas ĉe la supro de monto, ni povis vidi la grandan urboplacon kie okazis bazaro, la stratoj ne estas larĝaj ĉar estas malmulte da spaco, la domoj estas tre belaj, ni iris viziti la kastelon sur la plej alta monto.
La kastelo estis tre bela kvankam en ruinoj, ni povis lerni pli pri la historio de la regiono kaj la kastelo.
Bedaŭrinde ni devis mallongigi la viziton ĉar la okcitanoj atendis nin




Omaĝo al Enric Mouly
Ni estis invititaj de la okcitana asocio por posttagmeza omaĝo al Enric Mouly, li estis premiita de la Akademio de floraj ludoj, kies membro li iĝis. Kaj li ankaŭ estis vicprezidanto de la Escòla okcitana, kaj Majoral del Felibrige.
Por honori lian memoron la Okcitana Asocio de Villefranche de Rouergue dediĉis posttagmezon al li, kun spektakloj, teatraĵoj, kantado kaj iom da manĝado, ĉio en la Okcitana.
La reveno al Tuluzo
Post ĉiuj tiuj aventuroj ni revenis al Villefranche por kapti la trajnon de la 17-a al Tuluzo, mi simple bedaŭras la mankon de tempo ĉar ĉio iris tre rapide dum ĉi tiuj 2 tagoj, kaj ni foje devis rapidi aŭ kuri dum la vizitoj ktp.

Dankon al Paulette kaj André Andrieu pro ilia bonvenigo en ilia domo