Dimanĉon, 14an de decembro, la esperanta grupo de Lavaur (Esperanto Tarn) organizis laĉiujaran esperantofeston en la bela konstruaĵo “Chai des Clauzades”.
Dum la mateno estis organizita vizito de la bela mezepoka urbocentro de Lavaur.
Ok personoj partoprenis, tute esperante. Samtempe pluraj kunsidis en alia loko okaze de la ĝenerala asembleo de la Sudo-Pirenea federacio. La plej junaj (infanoj kaj kelkaj plenkreskuloj) cirkumis kun la cirko “Pistil” de Graulhet (fadeno, ĵonglado…) en la “Chai”. Poste, post agrabla aperitivo, ni kune manĝis (51 personoj) memfaritan manĝon, tre ŝatita deĉiuj.
Post iom da tempo dediĉata al pluraj libroservoj, Evelyne kaj Jean-Pierre prezentis la diversajn agadojn : “esperanto-plus”, “une école au Togo”, “Nomad-Kurso” (filmon, flugfoliojn…).
Primaël Montgauzi, la fama okcitana kantisto donis al la asembleo belegan koncerton,ĉefe en la okcitana, sed ankaŭ en la esperanta, franca kaj araba. Tiu evento okazigis renkontojn inter homoj de Rodez, Montauban, Rabastens…, ĝis Arieĵo, kiuj ofte ne konis unu la alian. Bela tago, agrabla renkontiĝo!
Verkis la lernantoj de Lavaur