Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Esperanto-Magazino N°228

20/01/2021 Tanneguy F Blogo, radio-eo

(Gastoj: Ela de la asocio BES kaj Leïla Huin, voluntulino ĉe EKC Tuluzo).

En tiu-ĉi elsendo vi trovos la duan parton de la intervjuo pri la esperantista bibliotekistino Ela el Bjalistoko. Poste vi povos aŭdi pri la sperto de Leila H. kiel volontulo ĉe EKC, kajfine ramen-recepton, kiu malsatigos vin.

Kun Marion, Ines, Leïla H, Tanneguy, Jonathan kaj Leïla M.

Esperanto-Magazino-n°228Télécharger l’émission

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. MARTIN & LA TALPOJ – Lakto Kaj Miel’ (Pli Ol Nenio)

>> Kio novas? 

  • Biografio de Eduardo Vivancos, esperantista anarkiisto, kiu ĵus forpasis. Pli da informoj en ĉi tiu filmeto
  • Punkto pri la interreta JES rilate al ĉi tiu artikolo
  • La sekva UEA-kongreso en Torino

2. KRIO DE MORTO – Stranga(Stranga)

>> Renkontiĝo

La dua parto de intervjuo farita de Ines kun Ela, pola esperantisto, kiu laboras ĉe la esperantista biblioteko en Bjalistoko.

3. TIM – Vaganto (Vaganto)

>> Renkontiĝo

Ni intervjuis Leïla Huin, kies volontulado ĉe EKC finiĝos post kelkaj semajnoj.

4. ZHOU-MACK MAFUILA – La fluo(Originoj)

>> Recepto

Leila kaj Jonathan kreis ramen-recepton por vi ĉi-semajne!

LA RECEPTO

Boligi la ostojn forigante la altiĝintajn reziduojn. Kiam neniu reziduo aperas, metu la ostojn flanke.

Nun faru buljonon kun la purigitaj ostoj, poreo, cepoj, zingibro, karoto, ajlo kaj sojsaŭco. Boligu la tuton dum 3 horoj minimume. Kompreneble vi povas almeti aliajn legumojn je via volo.

Kiam la akvo en la buljono sufiĉe malaltiĝis, filtru ĝin forigante la ostojn kaj la legumojn.

Poste, prenu vian viandon (povas esti porkaĵo aŭ kokaĵo ekz.). Rapide rostu ĝin ambaŭflanke je forta kuirfajro kun iomete da oleo. Le eno ne estu tro kuirita. Fine, tranĉu la viandon je maldikaj pecoj kaj metu ilin flanke.

Nun, prenu paton kaj tien metu premitan ajleron kaj verŝu sojsaŭcon kaj mielon. Kiam la mielo fluidiĝas, metu la tuton en granda bovlo.

Poste, prenu ovon (unu je persono) kaj boligu ĝin je 6 minutoj. Kun la boligita akvo, kuiru la nudeloj dum 4 minutoj sen plu boligi la akvon. Kovru la ujon.

Post la 6 minutoj, metu la varmajn nudelojn en la bovlo kun la saŭco. Senŝeligu la ovon kaj duontranĉu ĝin. Metu ĝin je la flanko de la bovlo kun tranĉitaj vitraj cepoj kaj maizo. Metu la kuiritan viandon kaj finfine, verŝu la varman buljonon en la bovlo.

Miksu iomete kaj bonan apetiton!

5. LA PORKOJ – Kia nokto (Ŝako)

>> Agendo

La venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org

6. DOLĈAMAR- Malbonulo(LingvoIntermonda)

Print Friendly, PDF & Email
podkasto

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Junulara-E-Semajno
Sekva afiŝo:Fino de la volontulado de Ines ĉe BES

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Sendependaj homoj Sendependaj homoj 26,40€
  • La Fotoalbumo 1 La Fotoalbumo 1 20,35€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.