Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11–13 de decembro, ĉi-foje en reta formo per Zoom.
Trovu la programon ĉi tie!
Sur la menuo, prelegoj kaj prezentoj, koncertoj de Tim Gallego kaj Kajto, kvizo proponita de nia volontulo Ines kaj virtuala ekskurso al la urbeto Supraśl! Aliaj volontuloj de EKC ankaŭ prezentos la sian volontuladon. Aliaj aktivuloj partoprenos renkontiĝon kadre de nia Erasmus+ projekto.
La partopreno estas senpaga kaj ne necesas plenigi aliĝilon.