
Sabaton la 27-an de majo, ni ekskursos al la ekovilaĝo Sainte-Camelle, kie homoj, esperantistoj kaj neesperantistoj, faras diversajn kulturajn kaj ekologiajn aktivaĵojn.
Ni estas invititaj por interkonatiĝi kun ili, ekkoni kiel funkcias la ekovilaĝo, babili, manĝi kaj ankaŭ trejniĝi pri tio, kiel prezenti Esperanton al la publiko ekzemple dum la Lingva Forumo, okazonta dimanĉon la 28-an de majo en Placo Capitole en Tuluzo.
Ni iros trajne al Pamiers kaj poste oni povas iri al la ekovilaĝo bicikle (7 km) aŭ esti veturigita aŭte.
Detalajn informojn ni pridiskutos en telegram-grupo EKC-membraro
Vizitu retejon de la ekovilaĝo