Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ).
En la programo, la kutima Kio novas, retrorigardo al la intervjuo kun Paulína Jalakšová, la historio de la urbo Herzberg am Harz, ankaŭ konata kiel la “urbo de Esperanto” kaj fine la agendo!
Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net