Esperanto-Sumoo

Esperanto-Sumoo

When

10/01/2021 - 24/01/2021    
18:00 - 19:00

Event Type

Ĉu vi konas la Esperanto-Sumoon? Temas pri legado de libroj en Esperanto. Vi elektas mem la libron kaj kiom da paĝoj tage vi celas legi, kaj tiamaniere luktos kontraŭ vi mem. La defio daŭras 15 tagoj.

Kelkaj membroj de EKC jam partoprenis en novembro; malkovru iliajn impresojn.

Ni proponas rendevui la 10an de januaro je la 18a UTC+1 por la komenco de la unua Esperanto-Sumoo de la jaro. Venu prezenti kiun libron vi legos, viajn celojn kaj renkonti aliajn partoprenantojn.

La renkontiĝo okazos sur nia Discord-a servilo, la “Esperanto-Domo”. Jen la ligilo: [Esperanto-Domo


KIEL UZI DISCORD
Por partopreni necesus interreto, do smarta poŝtelefono aŭ komputilo. Kamerao estas preferata, sed ne necesa.
Por tiuj kiuj ne spertas pri la teknika flanko, ni preparis manlibron pri kiel uzi Discord, kiu troviĝas ĉi-tie (nur en la franca – kontaktu nin se vi bezonus esperantan version): [manlibro].

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.