Fermo de la biblioteko & manĝeto

Fermo de la biblioteko & manĝeto

When

06/07/2021    
17:00 - 18:00

Where

Maison de Quartier de Rangueil
19, rue Claude Forbin, Toulouse

Event Type

Map Unavailable

Somero jam alvenis, kaj venis la tempo malstreĉiĝi post malfacila jaro. Fronte al la maro, en la koro de la montaro aŭ simple sur la sofo, kial ne komenci per bona libro?

Marde la 6-an de Julio, EKC invitas vin (re)malkovri sian bibliotekon kaj pruntepreni unu (aŭ pli) libro(j)n, kiu(j) povas helpi vin fuĝi dum la tuta somero. Ankaŭ estos okazo babili Esperante, trinki kaj manĝeti ĉe la Maison de Quartier de Rangueil en Tuluzo.

Kelkaj libroj de la libroservo ankaŭ vendiĝos, antaŭ ol liberigi iujn bretojn por novaj mendoj.

Neesperantistoj kompreneble estas bonvenaj se ili volas lerni pri la internacia lingvo kaj pri nia asocio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.