Renkontiĝo proponita de niaj amikoj de Kastelo Greziljono!
Jam de kelkaj jaroj mankas al la festemuloj kaj muzikŝatantoj de Esperantujo La Renkontiĝo por kunesti kaj amuziĝi en somero. La longa atendado nun finiĝos !
Venu al Kastelo Greziljono de vendredo la 13 de aŭgusto vespere ĝis vendredo la 20 de aŭgusto matene por ĝui koncertojn, bongustajn manĝojn, bonan etoson kaj aliajn aktivaĵoj!
En la programo:
– Gunter Neue : Esperanto-kurso laŭ la rekta metodo de Anna Löwenstein
– koncertoj
– komuna kantado
– eksteraj ludoj kiel trezorserĉado aŭ geo-kaŝado
– akvabatalo, banado, naĝado
– tabloteniso, flugpilko, piedpilko
– migrado pieda aŭ bicikla sur la verda vojo
– societaj ludoj, tabloludoj
– manlaboroj
– ekskursoj al la kastelo de Baugé, dolmeno aŭ regionaj vidindaĵoj
Por pli da informoj pri la evento, iru sur la retpaĝo de la Kastelo Greziljono.