Kadre de SEMEO 2019
Granda kunveno de esperantaj asocioj kaj aktivuloj de la nova regiono Okcitanio.
Dum la lasta jarkunsido de la Federacio Sudo-Pireneoj, ni decidis organizi kunsidon de aktivuloj de nia regiono dum SemEo en Tuluzo. Same decidis la jarkunsido de la federacio Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estos okazo :
- pli bone koni unu la aliajn, kaj niajn asociojn, projektojn, aranĝojn, fortojn, malfacilaĵojn…
- pli prezenti la portalon occeo.net, nian unuan komunan projekton, inter niaj du federacioj.
- diskuti pri eblaj aliaj regionskalaj projektoj (inter la ideoj kiujn mi proponos : radioprogramoj, vojaĝoj de Tuluzaj volontuloj, distanca kurso, organizado de turneetoj de eksterlandaj prelegantoj…)
- diskuti pri la sekva kunsido kiun okazigos en la jaro la federacio Langvedoko-Rusiljono.