Kjara (Chiara Raggi) estas itala aŭtoro-komponisto kaj interpretisto.Ŝi produktis tri albumojn en la itala : Molo 22, Disordine, Lacrimometro. en 2019 ŝi publikigis sian unuan albumon en esperanto : Blua horizonto. Ŝi estis fascinita de la beleco de la lingvo kaj de tio kion ĝi reprezentas por ŝi: ideo pri egaleco kaj forta kaj unika esprimlibereco. Kjara fondis novan sendependan eldonejon Musica de Seta (silka muziko) dediĉita al inaj aŭtoroj-komponistoj kun la celo krei lokon kie la kantistinoj povas atingi laboron respekteman al la muziko kaj la homeco.
Por ekscii pli pri la artisto vidu Kjara sur la retejo de Vinilkosmo
Aĉetu vian enirbileton rete sur HelloAsso
La koncerto okazas kadre de la Semajno de Eŭropo.