
Profitante la ĉeeston de eŭropaj samideanoj kiuj venis por partopreni la projekton Erasmus+ pri edukado kaj subteno por integriĝo de rifuĝintoj, ni invitas vin kuniĝi ĉe la restoracio-kafejo la topina por amikeca kaj trankvila babilado en Esperanto!
Venu renkonti tiujn esperantistojn, diskutu la temon de rifuĝintoj aŭ simple profitu ĉi tiun okazon por praktiki vian Esperanton!