Ni estas kore invitataj viziti niajn amikojn de la asocio Rendez-vous des voyageurs, por komuna vespero. Post la aperitivo, ni organizos etan amuzan aktivadon ĉirkaŭ Esperanto. Poste, ni kune manĝos, kaj diskutos pri niaj Esperanto-vojaĝoj!
Senpaga eniro kompreneble, kaj kiel por nia tradicia Manĝo-klaĉo, ne forgesu kunporti manĝaĵon kaj trinkaĵon, ion por ravi niajn gustoburĝonojn!
Pli da informo tie.