
Post kelkmonata paŭzo pro la pandemio, la somerstaĝo fine okazos la 26-an kaj la 27-an de Junio (kompreneble laŭ sanaj reguloj) !
Tie, vi povos plibonigi vian nivelon en Esperanto (de la A1 ĝis la C1) en agrabla etoso kaj ankaŭ profiti je la trejnadoj liverotaj de trejnitoj de la Erasmus+ projekto “Trejnu la trejniston!”
Horaro : de sabato 9h30 ĝis dimanĉo 17h30. La partoprenantoj povas dormi en la loko ekde vendrede, por 10 pliajn eŭrojn.
Loko : Gîte la Maraude, 09800 ARROUT. Vi povas kontakti nin por kunveturi ĝis Arrout el Tuluzo, Foix kaj Tarbes.
Prezo : 59 eŭroj (rabatita prezo* 49 eŭroj) + 10 euroj por aliĝi en la asocio (rabatita prezo* 5 euroj). Vi havos redukto da 5 euroj se vi aliĝis almenaŭ 14 tagoj antaŭ la staĝo. La prezo inkludas du manĝojn, gastidojn en trilitaj aŭ seslitaj ĉambroj kaj matenmanĝon. Ni akceptas pagon per Sol Violette (loka mono de Tuluzo)
Dimanĉe ankaŭ okazos la ĝenerala kunsido de la asocio Esperanto Plus.
Pli da informoj pri la semajnfinaj staĝoj
* Por la junulaj antaŭ 25 jaroj, studentoj, senlaboristoj kaj RSA beneficuloj.