Ĉu vi volas lerni Esperanton? Progresi lingve? Aŭ eble prepariĝi al la KER-ekzameno?
La Printempa Reta Kursaro (PRK) proponas retajn Esperanto-kursojn de la 7a ĝis la 9a de majo. Ĝi proponas 5 kursojn (nivelojn de A1 ĝis C1) kiujn gvidas spertaj instruistoj per aktivaj metodoj. Vi lernos esperante en intensaj kursoj por rapide progresi !
Pri horaroj, lecionoj okazos de la 7a ĝis la 9a de majo 2021 kun la jena programo :
09:00 >>> 12:00 (instruado, matena sesio)
16h30 >>> 18h30 (instruado, posttagmeza sesio)
20h30 >>> 22h30 (vespera programo)
La plena aliĝkotizo estas 99€. Homoj ĝis 35-jaraj aŭ kun modesta enspezado rajtas rabatitan kotizon (69€). Vi ricevos informojn pri la pag-rimedoj baldaŭ post via aliĝpeto.
Ne eblas aliĝi nur al parto de la kursaro. La aliĝkotizo validas por ĉiuj tri tagoj kaj ne estas dividebla.
Por ebligi instruadon al ĉiuj, ni proponas limigitan nombron da lokoj je libera prezo. Kontaktu nin por scii pli.
Pour aliĝi, estas ĉi tie : https://forms.gle/vZ5xMLWVyHr6pNKUA
Por ĉiaj demandoj pri PRK (aliĝ-kotizo, teknika kaj pedagogia flankoj, programo, ktp.), mesaĝu al kontakto@ins-eo.org
Vi povas ankaŭ vidi la facebook paĝon !