Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Forpaso de Jacques Caubel

28/08/2023 marion Blogo

Fine de Julio, Floréal anoncis al ni malĝojan novaĵon… ricevinte alvokon de lia edzino, kiu anoncis, ke Jacques CAUBEL forpasis.

Li havis malsanon, kiu al li la memoron perdigis kaj li ne plu eltenis tiun mensan difektiĝon, pro kio li sin memmortigis por ne plusuferi el tiu situacio…

Okazis funebra ceremonio mardon, 25-an de julio 2023. Esperantistaj amikoj partoprenis.

Jacques estis denaska esperantisto, lia patro André estis fama esperantisto kaj ankaŭ lia fratino Renata estis tre aktiva en la movado.

Ĵak estis dum longa tempo kasisto de la grupo de SAT kaj SAT AMIKARO de Tuluzo kaj delonge membro de EKC.

Li partoprenis en diversaj kulturaj projektoj : teatraĵoj, skeĉoj, korusoj por projektoj de EUROKKA – vinilkosmo, projekto Interkant (Canto general).

Jacques partoprenis en koruskantado por la albumo de Patric “Okcitanio” sub la gvido de JoMo en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo (Jacques estas la unua maldekstre ĉe foto).

Li amegis lingvojn kaj partoprenis en la forumoj de Printempo de la lingvoj en rilato kun hungara kaj greka asocioj ĉe la UNESCO-kluboj.

Li instruis esperantajn kursojn en universitato de la tria aĝo en Saint Orens. Li ŝatis adapti ludojn en Esperanton.

Li regule gastigis esperantistojn kaj ofte li ĉiĉeronis tra Tuluzo.

Malpli aktiva la lastajn jarojn, li partoprenis en manĝoklaĉo en 2021 kaj ĉijare vizitis nian standon en la lingvoforumo.

Kelkaj aliaj fotoj:

Juna Jacques
kun Jiang Xiaofeng en Karkasuno (2006)
Zamenhof-festo (1995)
Kun Jeannette Cash kaj Georges Kersaudy (2003)
En Bâton à Palabres (2005)
Provludoj Familia Etoso (2005)
En Cactus (2010)
Manĝo ĉe lokalo de fervojistoj (2010)
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:La 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°326

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Superbazaro Superbazaro 16,50€
  • Lokokupilo De Francisko el Asizo por vi... Pacon kaj fratecon 9,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.