Isaac, unu el la novaj volontuloj, sin prezentas
Saluton!
Mi estas Isaac, devenas el Parizo, kaj nuntempe mi estas magistriĝa studento en sabata jaro. Pasia pri lingvoj, vojaĝado kaj ĉio, kio povas eligi min el mia komforta zono, mi ekis novan aventuron kun ĉi-tiu Civita Servo sperto unu jaron antaŭ la aĝlimo. Estas nun aŭ neniam!
Ĵus alveninta en Tuluzon, mi entuziasme komencas mian Civitan Servon volontule ĉe EKC komence de septembro. Post 7 monatoj da bona kaj lojala servo en Tuluzo, mi flugos al Roterdamo kun niaj esperantistaj partneroj de TEJO.
La politikaj valoroj de kundivido, egaleco, humanismo kaj historia solidareco portataj de la esperantista medio multe parolas al mi, kaj mi antaŭĝojas integri en ĉi tiun medion.
Mi dankas ĉiujn volontulojn, aktivajn membrojn kaj kolegajn volontulojn pro ilia sindediĉo ene de la asocio, kaj mi nun ĝoje aliĝas al iliaj vicoj.