Raportas Alain, unu el la 23 partoprenintoj de la pasinta semajnfina staĝo en Arrout (okazinta la 1an kaj 2an de junio). Dankon al li kaj al la ceteraj partoprenintoj!
Arrout estas agrablega vilaĝeto, kiu kuŝas en la montaroj, dek kilometrojn okcidente de Saint-Girons. En tiu vilaĝeto loĝas Evelyne kaj Jean-Pierre, kiujĉefe gastigas infangrupojn. (Retejo de la gastejo “la Maraude” Estas tre malfacile pentri la agrablegan etoson kreitan de ili, sen uzi superlativajn skribformojn. Tion oni devas travivi.
Do tion travivu venontfoje, vi jam estas tutkore akceptita. Jare po tri aŭ kvar fojojn, la gastigantoj plezure konsentas organizadon de esperantistaj staĝoj.
Tri grupoj konsistigas la staĝon, laŭ tri “niveloj”. Ni konstatas du labormanierojn : en la grupoj, kursgvidantoj proponas ekzercojn por helpi la komencantojn, parolantojn kaj praktikantojn. ĉiam ili estas okupataj de la neceso krei agrablan etoson.
Helpataj de la partoprenantoj!
Kompreneble, tiuj kursoj estas tre profitigaj, des pli ke ili okazas en amika, preskaŭ familia etoso. La paŭzoj ofte agrabliĝas per muziko aŭ kantoj (en esperanto, kompreneble!).
Manĝotempe,ĉiu povas paroli aŭ esperante aŭ france. Fakte, la du eblecoj kunestas, por helpi la komencantojn.
Tio estas plia labormaniero. Restas al la leganto, kiu ne konas “la Maraude”, aliĝi kaj travivi tiajn agrablegajn momentojn.