Lasta sabato, la Eminecoj kiuj laboras ankoraŭ en Francio (Emma, Etienne, kaj Frico) iris spektumi la filmon “Porco Rosso” de Miyazaki en la historia konstruaĵo de la CGT sur la placo Saint-Sernin en Tuluzo. Nicolas kiu ambaŭ partoprenas en EKC kaj en la CGT invitis ilin.
Tiu filmo poezie temas pri faŝismo en Italio dum la jaroj 30. Miyazaki kiel kutime prenas pozicion por la libereco kaj kontraŭ la milito. Tiu temo aspektas bedaŭrinde aktuala en Francio kie la ekstremdekstro verŝajne prenos la povon post la legislativaj elektoj kiuj okazos tiu dimanĉo la 7a de Julio (iru voĉdoni se vi rajtas !).
La filmo estis sekvita per manĝoklaĉo kun ambaŭ CGT volontuloj kaj aliaj esploremuloj. Estis bona okazo por ekkoni la CGT kaj novaj homoj. La eminecoj ŝatis tiu sperto kaj dankas Nicolas kaj la CGTuloj. Ili rekomendas iri al la venonta filmdebato kiu okazos jaŭdo la 4a de Julio je la 19a en la labormerkato, 19 placo Saint-Sernin, Tuluzo. Tiu filmdebato temos pri Kanakuloj en Nova-Kaledonio.