Unuan fojon, de la 1a al la 10a de aprilo 2015, okazis iniciato por Esperanto en Casablanca, Maroko! Sunkompanianoj, Évelyne kaj Jean-Pierre, invititaj de la NRO “Blua Oranĝo Maroko”, proponis instruadon al deko da homoj.
La kursoj disvolviĝis en spaca loko, Complexe El Ghali en Sidi Moumen, en foraĉirkaŭaĵo de Casablanca. En malriĉa kvartalo, tia nova, moderna ” kulturdomo – prezentas ideon de disvolvado por marokanoj, tra muziko, danco, sporto, festo… kaj nun Esperanto!
En vigla etoso, ni disdonis la bazojn de la universala lingvo. Proksimume 10 homoj sekvis la kursojn, sed ne regule. Tamen, bunta estis la grupo, vidu : unu kamerunianino, unu brazilano, francoj, marokanoj el diversaj regionoj. Ni elektis brazilan metodon ” Esperanto por lernantaj klasoj – sufiĉe moderna, interesaĉefe por gejunuloj. Kaj ni trafe elektis ĝin,ĉar en la grupo, junuloj serĉis apartamenton same kiel en la dua leciono de la libro! Ni ankaŭ proponis ludojn, kanton, rolludojn, korpajn ekzercojn… Ni ankaŭ bonŝancis renkonti Anass kaj Amal.
Li ĵus revenis piedirinte 5000 kmĉirkaŭ Maroko, kaj la paro intencas plilongigi sian piedmigradon tra Afriko post unu aŭ du jaroj.
Esperanto tuj prezentiĝis kiel la mirakla ilo por komuniki kun tiom da diversaj etnianoj. Danilo, el Brazilo, konklude kaj dankeme, donacis al ni gajajn T-ĉemizojn, sur unu, li skribis ” Instruisto – por Jopo, ” Instruistino – por Evelyne, zorgeme skribis ” La Espero – esperantista himno sur la sia, kaj ” amiko – sur la aliaj! ĉiuj aprezis la malkovron de la simpla lingvo, kvankam ili konsciis pri la klopodoj por antaŭeniri! Ili nun lernas per si mem dank’ al la metodo Asimil. Baldaŭ ni povos spekti filmeton pri la disvolviĝo de la staĝo.
La grupo intencas starigi Esperantan klubon kaj nepre invitos la nuran esperantistinon de Casablanca, Lakbira, kiu komencis studi Esperanton en ĉinio, sed ne havis, ĝis nun, ŝancon praktiki!
La Blua Oranĝo celas Esperanton kiel sianĉefan laborlingvon, eĥon de siaj ideoj pri universaleco enĉiuj kampoj de sia aktivado. Tiel, ni jam ĵetis la unuajn semojn en Burkino Faso en 2013, kaj revenis kun la grupo de Nomad’kurso en 2014. Kompreneble, ni kuraĝigas ilin, kaj ” onidire -, povus okazi ke ni revenos al Maroko, en aliajn urbojn por denove semi la verdajn semojn….
www.lorangebleue.org
fejsbuko : Hassan Aslafy / Evelyne Rotellini
sen forgesi niajn plej ŝatatajn agadojn
uneecoleautogo.jimdo.com
esperantoplus.jimdo.com
ĉu vi estas scivola? Kontaktu nin :
sunkompanio@wanadoo.fr
SUNKOMPANIO 1 La Place
09800 ARROUT – FRANCE
Tel : 05 61 96 82 08