Françoise nous raconte en espéranto, sa première expérience en tant que participante et en tant que bénévole (aide-régisseuse) à un congrès mondial d’espéranto.
Estis dum la somero 2015 en Lillo ( 25a/07-01a/08 /2015). Ni devis esti en Lille Grand Palais, vendrede, la tagon antaŭ la malfermo de la kongreso.
Ni devis instali materialon, renkonti la teknikistojn, paroli pri la lastaj detaloj, ktp… Ni profitis la grandegan kaj silentan ejon lastfoje antaŭ la komenco. Sabate ekde la 9a matene, Lille Grand Palais malfermis siajn pordojn al la publiko: 2700 homoj el 80 landoj de la 5 kontinentoj aliĝis a tiu granda evento.
Ni pensis ke la vico estus tre longa kaj la akceptejo rapide plena sed la homoj venis iom post iom dum la tuta tago. Tamen la deĵorantoj ŝajnis tre aktivaj kaj zorgemaj dum la unuaj tagoj. Mi remarkis ke la bruo laŭtis pli kaj pli en la ejo kiel zumado kaj ĝi restis en miaj oreloj la tutan semajnon!
Je la 18a pleniĝis la salono Michaux kie staris MAS (malkovriga arta scenejo), komenciĝis la “Movada Foiro-. En kelkaj minutoj, pli ol 100 asocioj instalis sur tabletojn, dokumentojn, specialaĵojn, manfaritajn produktojn, ktp… por montri siajn agadojn. La homoj ŝajnis tre feliĉaj partopreni en tiu evento. La kongreso ekis per multaj koloroj, multaj interŝanĝoj, ridoj, babiladoj kaj brakumoj.
Mi volas paroli nun pri mia tasko kiel helpanto. Mi devis zorgi en la kadro de la Arta Programo plenumita de Eurokka, pri la artistoj kaj la salonoj por la teatraj kaj muzikaj spektakloj. Mi devis akcepti la artistojn, kontroli la teknikaĵojn, instali la seĝojn, kontroli ke dum la provludoj neniu eniru. Mi devis ankaŭ malfermi la pordojn a la publiko duonhoron antaŭ la spektakloj kaj fermi ilin kiam ili komenciĝis. Tiuj taskoj ŝajnis al mi facilaj, kaj mi havis du helpantojn.
Sed kelkaj detaloj pri kiuj mi ne pensis, komplikis la laboron! Unue, kiam la artistoj estis tre streĉitaj kiam la teknikaĵoj ne funkciis kiel ili volis… kiam ili volis pli da tempo por provludi… kiam la artistoj estis malfruaj, ktp… Mi devis kvietigi kaj malstreĉigi ilin!
Poste kun la kongresanoj kiuj partoprenis aktive al la spektakloj kaj kiam la salonoj estis tro plenaj kaj neĉiuj povis eniri… kelkaj koleris kaj volis eniri perforte… eĉ dum la spektakloj… Tiam necesis malpermesi eniron blokante la pordojn! Ofte la kongresanoj viciĝis antaŭ la pordoj horon antaŭe! Ankaŭ kiam la kongresistoj perdiĝis en la grandega labirinto de la kongresejoĉar la originaj nomoj de la salonoj estis ŝangitaj al nomoj de esperanto-famuloj! ĉiutage mi devis trovi pli da helpantoj por plenumi la farendajn taskojn kun miaj efikaj helpantoj… sed la labortagoj estis tre longaj de matene ĝis vespere kun la mastrumado de pluraj spektakloj kaj salonoj… Tamen tiu kongreso, malgraŭ la lacego, estis tre riĉa sperto por mi, por paroli en esperanto, por malkovri la tutmondan esperanto-movadon.
Ĝi ankaŭ estis tre bona por ekpraktiki tion kion mi lernis pri mastrumado dum la trenjnseminarioj de la Grundtvig-projekto Elloke-Tutmonden… (mastrumado de la streĉo, de la tempo, tasko-planado kaj mastrumado de volontulaj teamoj).