Marie Do rakontas sian vojaĝon en Kubo, en aprilo 2015. Ŝi diras al ni kiel ŝi uzis Esperanton por interŝanĝi kun lokanoj, kaj ekhavi novajn amikojn.
Mi tre feliĉas pri mia vojaĝo en Kubo. Mia celo estis renkonti mian esperantan korespondantinon “Yoandra Isabel Rodriguez” kaj ŝian familion en “Sancti Spiritus” kiu situas en la centro de Kubo.
Mi malkovris ŝian vivstilon,ĉiutagan vivon kaj diskutis diversajn temojn. Ŝia dekjaraĝa filo “Carlos” (Karlo) komprenas kaj parolas Esperanton, “Hailong” (Hejlon) dudekmonataĝa komprenas li apenaŭ komencas paroli la hispanan lingvon. Kune ni turismumis en la belega urbo “Trinidad” kiu situas nur 70 kilometrojn de ŝia loĝejo kajĉe la marbordo proksime de “Trinidad”.
Ŝi malfacile organizis la ekspedicion kun sia edzoĉar en Kubo ekzistas taksioj nur por kubanoj, aŭ multekostaj taksioj por eksterlandoj. Mi renkontis alian esperantiston “Norberto Diaz Guevara” en “Sancti Spiritus”. Mi vizitis liajn patrinon kaj fratinon en ilia familia domo.
Poste mi reiris en la Habanon por unu nokto. Mi turismumis sole en la regiono “Vinales” kie oni kultivas famajn tabakojn por fabriki konatajn cigarojn. Fine mi restis 3 tagojn en La Habano por renkonti esperantistojn kaj kune viziti la faman urbegon.
Mi loĝis en la domo de “Vilhermo Lutermono”, lia edzino “Maria Julia” kaj iliaj infanoj “Marla” deknaŭjaraĝa, “Karlo” nur sepjaraĝa. Mi tre ŝatis paroli kun “Maria Julia” pri infanoj, ktp… Mi partoprenis en la renkontiĝa festo kiu okazadasĉiumonatfine en la loko de KEA (Kuba Esperantista Asocio) en la 25-a de Aprilo vespere. Vilhermo petis esperantistojn kune viziti La Habanon. Do dimenĉe la 26-an de Aprilo “Jenia” kaj “Ronald” prezentis al mi la malnovan parton de la urbego, poste antaŭ la tagmezo alvenis “Guille”, kantisto.
Kvarope ni piediris tra la malnova kvartalo kaj en la fama komerca strato kiu nomiĝas “calle Obispo”(episkopo-strato). Lunde mi kaj “Miguel Angel Gonzalez Alfonso”, kiun mi renkontis antaŭe unuan fojon en Tuluzo, duope ni vizitis la plej grandan kolonianan tombejon en “Vedalo”, la sama kvartalo kie mi loĝis.
Ni pediris al laĉina kvartalo en la centro de La Habano kaj vizitis belan botanikan ĝardenon. Mi dankegasĉiujn esperantojn kiuj helpis min por lerni Esperanton, gastigis min kaj vizitigis al mi Kubon.