Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Piede de Pireneoj en vilaĝo Verniolle, oni inaŭguris novan ZEO-n

12/12/2012 Antoine Blogo

Jen raporto kaj resumo de la 16a kaj 17a de septembro, kiam oni inaŭguris novan ZEO-n (t.e.Zamenhof-Esperanto-Objekto) en Verniolle, vilaĝo de Arieĵo. Du tagoj da festo kaj renkontiĝoj kun koncerto de Kaj Tiel Plu kaj interesaj prelegoj.

En matena sabato FLO &amp Nevik MARTORELL alvenis por instali son-sistemon, ankaŭ luman. Nathalie &amp René BALLAGUY, Claude FRESSONNET, Monique GARRIGUES, JORGOS &amp gefiloj ceteron preparis : ekspozicio pri Esperanto tabloj por budo de libro- servo, ankaŭ diska, botela, T-ĉemiza, ktp-a seĝoj por spektantoj de prelegoj tabloj por vesper-manĝo.

Tuj post la manĝa tempo alvenis Claude NOURMONT (vic-prezidantino de U.E.A.) por alporti novaĵojn de foraj landoj, de la monda esperantujo ŝi petis helpon kompletigan de Arno LAGRANGE pri ret-aĵoj, Viki-aĵoj k.s., de FLO pri muziko, disk-eldonado k.s., de Jorgos pri entuziasmiga kongreso okazinta en Italujo (la 79-a, en MAZARAdelVALO, Sicilujo). Meze de post-tag-mezo Marie-Hélène DESERT, kies lum-muzikan prelegon ni en ŜATORUSO lastapaske ĝuis (“Regionaj Identecoj,ĉu mito ?-), en la franca prezentis – helpe deĉarma akompananta Jean BOURLIERĉe akordiono – tre ŝatatan geografi-histori-kultur-ecan bildon, ankaŭ politike pripensiga.

Mirinda Marie-Hélène certe de tie ricevos denovajn mendoj por samspeca spektakla prelego. Post aperitivo agrabla kunmanĝado preparita en la vilaĝ-lerneja manĝejo kunigisĉiujn intersiĝantojn : prelegantoj, muzikistoj, spektintoj kaj dancontoj. Sekve ses membroj de la najbara kataluna folk-grupo KAJ TIEL PLU surscenejen aliris siajn muzik-instrumentojn por plezurigiĉiujn per bureoj, mazurkoj, polkoj, rondeoj, skotiŝoj kaj valsoj kaj oni longe dancis. …ili eĉ fine aliris la publikon por al si ankaŭ aligi Marie-Hélène D. &amp Jean B. kaj plibone vidiĉirkaŭantajn dancantojn.

En matena dimanĉo S-ro Robert PEDOUSSAT – plugratulinda urbestro de Verniolle – FR – 09 340 – prezentis sian urbodomon al la novaj loĝantoj Alain CASIEZ prezentis E-budon en la forumo de lokaj asocioj Nathalie kaj René B. eksterigis la ekspozicion al la tuje inaŭgurata placeto : Claude F. kaj Jany ETESSE per blankaj tukoj aranĝis belan verdan stelon sur herboĉirkaŭanta centran arbeton. Dume Marie-Hélène D. kaj Jean B. prepariĝis por denova – sed E-a – prelego …mallongigita pro manko da interesiĝantoj (Rusa gastino kaj Ge-katalunoj iom fore tranoktis kaj …longete dormis) ili do surplaciĝis por dancige plezurigi la homojn de la semajna bazaro, kiuj vizitis ankaaŭ la E-budon de Alain C.

Iom antaŭ tag-mezoĉiuj kuniĝis al la urbestro apud la ankoraŭ por kelkaj minutoj kaŝita ŝildo. Tuj post forfalo de la kaŝilo aperis la nomo “JARDIN de l’ESPERANTO- ege aplaŭdita. Ekparoletis S-ro Robert PEDOUSSAT, poste dangeme emociigita Herminia PUIGSECH-MU&NtildeOZ (kavalirino de la franca Honor-Legio pro siaj kontraŭ-naziaj faroj) kaj Simonne PONS-MOULIS (filino de fameta loka verkisto Adelin M. kaj vidvino de S-ano Raymond PONS, fondinto de la departementa E-asocio C.E.E.A.), ambaŭ honor-prezidantinoj de la Rondo de Esperantaj Studoj de Arjeĝujo. Simonne P.-M. iom rakontis pri la E-aktivado de sia edzo kaj de posteuloj, ankaŭ pri la salono je lia nomo iame inaŭgurita …antaŭ la detruado de tro malnova domo, kiun nun anstataŭas “nia- ĝardeno.

Venis vico de Claude N., kiu gratule fest-parolis pri la lingvo, la movado, la ZEOj, ktp. donacante librojn por la loka biblioteko-mediateko (…post reta kontrolo pri manko da tiaj) rilatajn al E-o, eĉ en Eo, kiel “Tinĉjo en Tibeto-. Kaj konklude la urbestro nemalfiere agnoskis, ke li ricevis multajn poŝt-kartojn el Eŭropo, eĉ tuta mondo “…VERNIOLLE neplu estas nekonata vilaĝeto !-.

Sekvis aperitivo porĉiuj kun delikate preparitaj manĝetaĵoj, dum kiu Xavier RODON i MORERA – de 25 jaroj animo de Kaj Tiel Plu, vivanta en MATARO (CAT-Hisp), kie naskiĝis Herminia P.-M. – kun Marie-Hélène D. muzike aŭskultigis la de li ĵus kreitan “Vals per l’Herminia-, kion ege ŝatis ankaŭ la filoj &Ntildeumen kaj Luzbel MU&NtildeOZ ankaŭ vivantaj en VERNIOLLE.

Kaj la sama Xavier R.i M. gitare akompanis trivoĉan kanton, kiun li antaŭan vintron instruis al interalie Luma, Floreal &amp Ĵasmin’ COMTE, Ĵani E. &amp Jorgos okaze de la 19-a korusa E-staĝoĉe Pireneoj en La BASTIDE-sur-l’HERS. … bona okazo por anonci la sekvan (ja 20-an !), kiu disvolviĝos de 2-a ĝis 9-a de marto 2013 sub gvidado de bulgarino Zdravka BOJĉEVA jam gvidinta la 4- &amp 10-ajn kanto-semajnojn. Post la lasta manĝo Brian MOON (Brito el Luksemburgo, profesia tradukistoĉe eŭropaj instancoj kaj vic-prezidanto de Akademio de Esperanto) fake prelegis kaj debatigis pri la utilo/neceso de komuna, neŭtrala, justeca lingvo por Eŭropo kaj la mondo, el kio unu nova lernanto montriĝis …kio gravas por malgranda asocio.

La tuta organiz-teamo dankegasĉiujn partoprenintojn kaj …nur la neĉeestintoj bedaŭru.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Renkontiĝo kun asociano: Christine
Sekva afiŝo:Unua renkontiĝo Tuluze

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Tereza Desqueyroux Tereza Desqueyroux 3,00€
  • La princo kaj Betty La princo kaj Betty 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.