Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Pollando : Sur la paŝoj de Zamenhof

03/06/2011 Alex Blogo

Kvinope ni emocie klinis sur la tombon de Zamenhof en la juda tombejo de Varsovio en Pollando. Historio spruĉasĉie en tiu lando, kaj la spuroj de militoj aperas ne nur en muzeoj, sed en la stratoj de la urbo. Sed, kiom da ĝojo legi inter la linioj de la busoj: ESPERANTO,ĉe angulo de strato: ul. Zamenhof, en alia, esperanto strato…. ĉiuj varsovianoj almenaŭ aŭdis pri la lingvo, eĉ kelnerino kiu bedaŭras ke ŝi neniam lernis ĝin…. Fakte la plejparton de la zamenhofaj spuroj, ni malkovris en Bialistoko, naskiĝurbo de nia heroo. Kune kun Pŝemek, ni vagadis tra la kvartaloj kie juna Zamenhof ludis, lernis, studis, kreis, kaj ankaŭ suferis. ĉie en la urbo vizitanto povas sekvi la allogajn priskribojn pri la vivo de la kreinto de la lingvo. Statuoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj, verkoj videblas tra bela promenado en Bialistoko. Post interesinda vizito de prezentado de la urbo dum la epoko de Zamenhof, afabla Ula varme akceptis nin en la esperanta bibilioteko, kie, trinkante teon, ni aŭskultis pri la esperanta etoso de la tiea kulturcentro kaj pli….

Kion diri pri la renkonto en “esperanto kafo- kieĉiuj parolantemuloj kuniĝasĉirkaŭ tabloj kie ŝildo anoncas la lingvon. Ni mire konstatis ke en Bialistoko, vi povas elekti paroliĉu en la esperanta, hispana, angla, itala, rusa, portugala, franca lingvo. Kompreneble la esperantan rondon ni elektis , vigle babilante, trinkante dolĉan tipan trinkaĵon. Alveninte en Toruno, urbo de fama Koperniko, varma akcepto de Teresa kaj Irena plenigis niajn korojn: promenado en bela, vivplena urbo, mirinde prezentita de niajĉiĉeroninoj…esperantlingve, kompreneble. ĉu vi pensis ke mi forgesis la kialon de nia emo vojaĝi al Pollando? La plej bonan, mi elektis flankgardi por la fino: revidi niajn karegajn geamikojn, Agnieszka, Krzysztof kaj ilajn tri filinoj, Zelia, Nastia kaj Miuka. Ni tiom bele kunvivis en esperanta etoso en francio, ke ni vere ŝuldis tiun viziton al ili! Jes, mi povas konfesi ke la esperanta familio tra la mondo proponas neatenditajn rilatojn, kaj sincere ligas la homojn trans la limoj de la lingvoj.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Observado de steloj post manĝo-klaĉo en Tarno
Sekva afiŝo:Nova Redaktantino por “La Krokodil’”

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • For la Neŭtralismon! For la Neŭtralismon! 2,50€
  • Ĵak Le Puil - Sen elizi' Ĵak Le Puil - Sen elizi' 16,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.