Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Pri la Universalo Kongreso (UK) en Lillo

10/09/2015 Antoine Blogo

Mi tre ŝatis mian restadon en Lillo. Mi renkontis agrablegajn kaj simpatiajn geesperantistojn de malsamaj kontinentoj kiel Azio, Ameriko, Afriko kaj Eŭropo.

Fakte mi helpis lunde kaj marde vespere en UK kaj partoprenis vendrede kaj sabate (la 1-an de aŭgusto) kiam mi vidis la mirindan teatraĵon “Feliĉasĉiuj”.

Mi preferis turismumi kun geesperantistoj (kiel Lottie de Kanado, Markéta kaj Adamo de Polando…)ĉar en la kongreso partoprenis homamaso do tio estis malfacile por diskuti kaj koni ilin.

Mi elektis promeni kaj tagmanĝi kun fremduloj ofte en malsamaj lokoj en la belega urbo de Lillo kie la loĝantoj afablegas! Mi bone ŝancis loĝi en la junulgastejo (malnova konstruaĵo) kie loĝis 150 esperantistoj.

Doĉiuvespere mi preparis kaj manĝis en la eta kuirejo kun nepalanoj aŭĉinoj aŭ koreoj aŭ francoj kompreneble!

Mi ŝategis revidi geesperantistojn de Kubo kaj “Ĝoja(n)- de Pekino, ŝi prezentis filmetojn pri “Amo kaj teo- kiujn vi povas vidi per reto en ĉ.R.I.(ĉina radio internacia). En mia dormĉambro mi renkontis Olga(n) de Rusio , poste Georgina(n) de Kubo dum la lastaj tagoj.

Mi helpis kelkajn esperantistojn en la stacidomo pri biletoj, mi iris kun nepalano por aĉeti grandan valizon en supervendejo. Mi vojaĝis per trajno por vidi la faman koncerton de Jomo en “Villeneuve d’Ascq- kun Adamo de Polando kaj aliaj esperantistoj.

En tiu koncerto, multe da spektantoj estis tre junajĉar estis la esperantista junularo kiu dancis en la salono.

En la aŭtono, mi esperas partopreni la katalunan renkontiĝon kie la skalo estos pli homa ol en UK de Lillo!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:L’esperanto en Roumanie.
Sekva afiŝo:Kataluna kongreso fine de oktobro en Mataró.

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Brassens plu Brassens plu 16,00€
  • Angla-Esperanta-hungara-etvortaro-pri-homa-vivo-kaj-logado Angla-Esperanta-hungara etvortaro pri homa vivo kaj loĝado 2,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.