Semajnfinaj staĝoj en Arrout

Trifoje jare okazadas semajnofinaj staĝoj por ĉiuj niveloj en gastejo de Arieĝaj Pireneoj, proksime de Saint-Girons.

Por la partoprenantoj, ni proponas ĉirkaŭ 8 horojn da kursoj sed ankaŭ ludojn, filmojn, kaj promenadojn.
Dum tiuj semajnofinoj, kelkfoje okazas kunsidoj pri diversaj internaciaj aŭ regionaj projektoj. Regule partoprenas inter 20 kaj 35 homoj.

La kursoj & atelieroj

3 niveloj : por komencantoj (A0, A1), komencintoj (A2-B1), parolantoj (B2-C1)

  • Nivelo 1 : bazoj pri gramatiko, kutimaj frazoj.
  • Nivelo 2 : studo pri specifaj gramatikaj punktoj, ekparoli Esperanton.
  • Niveau 3 : paroli Esperanton, plibonigi sian nivelon, traduki, ĉeesti trejnadojn kaj atelierojn

Teknikaj informoj

Loko

La Maraude, gastejo en la vilaĝo de Arrout (09800), proksime (10km) de Saint-Girons, en Arieĝo. 

Saint-Girons vi povas atingi de Tuluzo per buso aŭ per trajno + buso (lio.laregion.fr)

Se vi alvenas per buso, ni povos atendi vin en Saint-Girons kaj veturigi vin al la gastejo.

Per aŭto, Arrout kuŝas 1h50 for de Tuluzo kaj 1h de Foix.

Ni organizas foje kunveturadon de Tuluzo, Foix aŭ Tarbes, kaj eblas organizi gastigadon en tiuj urboj ankaŭ.

Se vi bezonos, bonvole plenumu la aliĝilon ĝusttempe por ke ni sciu viajn transport-bezonojn (la aliĝilo troveblas en la paĝo de la evento en la Agendo).

Alireblo

Aliri al loko per rulseĝo aŭ kun aliaj aparatoj eblas, sed necesas antaŭorganizi. Ne hezitu kontakti nin eĉ antaŭ via aliĝo por intence plani. La domo ne havas lifton, sed la manĝoj kaj kursoj okazas en la teretaĝo.

Kiam vi plenumas la aliĝilon, vi havas la eblon rimarkigi iujn ajn specifajn bezonojn (pri manĝaĵo, kursoj, gastigado, transporto, ktp.) La aliĝilo troveblas en la paĝo de la evento en la Agendo.

La komunik-lingvo de la staĝo estas Esperanto. Se vi estas komencanto en Esperanto kaj ne parolas la francan, pluraj el organizantoj ankaŭ parolas la anglan aŭ la hispanan.

Horoj

La kursoj okazas normale je la 9-a sabate ĝis la 16-a dimanĉe, krom specialaj kazoj (vidu la Agendo-paĝo por la staĝo por konfirmi la horojn).

Krom kursoj, estas organizataj ludoj, promenadoj, filmprojekciojn kaj aliaj aktivadoj.

Prezoj

Se vi loĝas en Francio kaj volas precizojn pri prezoj kaj ‘tarifs réduits’, bonvolu rigardi la francan retpaĝon pri Arrout.

Francio-loĝantoEksterland-loĝanto
Gastigado
– 2 manĝoj (sabat-vespere, dimanĉ-tagmeze)
– 2 matenmanĝoj (sabato, dimanĉo)
– 2 tranoktoj (en 3-lita aŭ 6-lita ĉambro)
60 eŭroj60 eŭroj
Kursoj/atelieroj
– Esperanto-kursoj / atelieroj aŭ aliaj trejnadoj
– Kurso- aŭ ateliero-materialoj
30 eŭroj5 eŭroj
Aliĝo al la asocio10 eŭrojNe necesa

Por vojaĝi aŭ partopreni en la staĝo senpage, kontaktu nin por vidi la eblojn (instruistoj kaj trejnistoj ne pagas).

Vi devos memzorgi pri du manĝoj, plej ofte la vendreda vespermanĝo kaj la sabata tagmanĝo. Vidu la Agendo-paĝo de la staĝo por detaloj pri kiuj manĝoj temas. Se vi ne povos memzorgi, kontaktu nin!

Dum la aliĝo al evento, ni parolos kun vi por trovi la plej taŭgan manieron pagi.

La kalendaro 2024:

Printempa stâgo15 – 16 marto 2025Venonta
Somera stâgo15 -16 de junio 2024Pasinta
Aŭtuna stâgo09 -11 de novembro 2024Pasinta

Kontakto

Por havi pli da informo, kontaktu Michael-Boris je 00 39 349 513 9707toulouse@occeo.net.