Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo partoprenas de la komenco de la jaro 2015 en la organizado de granda evento Alternatiba kiu okazos meze de Septembro en tuta kvartalo de Tuluzo.
Kio estas alternatiba?
La movado Alternatiba naskiĝis en Bajono, okcitana kaj eŭska urbo Sudokcidente en Francio, en oktobro 2013. Lanĉis ĝin la asocio BIZI por: – Sentemigi /sentebligi ĝenerale la publikon pri la urĝeco de la klimata defio. – Montri konkrete ke solvoj ekzistas, ke oniĉiutage, sukcese aplikas ilin, ke ili alireblas deĉiu ajn. – Batali kontraŭ la sento de senpovo kaj do la malmobilizo proponante alternativaĵojn individuajn, kolektivajn, lokajn aŭ sistemajn kontraŭ la kaŭzoj de la klimata malreguliĝo, de la energia krizo, kaj de iliaj ekonomiaj kaj sociaj konsekvencoj – Modifi la individuajn kondutojn per praktika pedagogio. En Oktobro 2013, en Baiono, pli ol 500 volontuloj akceptis pli ol 15000 partoprenintojn. Tiam, ili alvokis al plua agado kaj al kreado de multaj kolektivoj, kaj al organizado de plej multaj eventoj,ĉie en Francio kaj en Europo. Kial kaj en kiu konteksto naskiĝis la movado? Parizo gastigos fine de 2015, mondan konferencon pri la klimato (la COP 21 Co O P dudek unu en la franca).
En tiu perspektivo, kvindeko da Alternatiba organiziĝos ĝis novembro 2015 en Francio kaj Eŭropo, Alternatiba Tuluzo estos unu el ili. Alternatiba Tuluzo deziras dinamismigi la reton de agantoj por la ŝanĝo kaj akompani la konsciiĝon pri la impakto de niajĉiutagaj gestoj. Alternatiba Tuluzo celas impliki sin en la civitana mobilizo por pezi sur la politikaj decidoj koncerne alternativojn al kaŭzoj de la klimata ŝanĝo La kolektivo (kiu arigas jam pli ol 50 asociojn aŭ strukturojn) celas do organizi gigantan eventon sabaton 12an kaj dimanĉon 13an de Septembro en centra Tuluza kvartalo, kaj en 2 parkoj laŭ la rivero Garono. Tiu forumego, tiu “vilaĝaro de alternativoj- proponos partoprenigajn metiejojn, praktikajn montradojn, prelegojn, tablo-rondojn, sokratajn diskut-rondojn, ekspoziciojn, standojn, por montriĉiujn eblajn solvojn, jam ekzistantajn, por lukti kontraŭ la kaŭzoj kaj la konsekvencoj de la klimata malreguliĝo. Kundividitaj manĝoj, ludoj, spektakloj, koncetoj, artistikaj proponoj donos al tiu evento karakteron de popola festo.
Alternatiba Bajono en 2013 La projekton Alternatiban, ni konstruasĉirkaŭ dekkvino da larĝaj temoj aŭ agadkampoj kiuj prezentiĝos kadre de vilaĝoj dum la evento. ĉiu “vilaĝo- havas sian propran organizan komitaton kaj sian autonomecon.
La ĝisdatigota listo de la elektitaj temoj estas:
&bull Klimato, energio, akvo
&bull Solidareco kaj divido &bull Transportoj kaj mobileco
&bull Demokratio, civitaneco
&bull Loĝado kaj Ekologia loĝado
&bull Alternativoj edukadaj (en kiu ni prezentos diversmaniere esperanton)
&bull Ekonomio/financo/Konsumado
&bull Reciklado kaj ruboj
&bull Komunaj posedoj
&bull Arto kaj kulturo
&bull Interna tranzicio kaj neperforto
&bull Agrikulturo kaj manĝado
&bull Amaskomunikiloj / softvaroj
&bull Scienco/teknologio
&bull Sano Partopreno en la organizado estas malfermita alĉiuj kiuj aliĝas al laĉarto de Alternatiba Tuluzo kaj konsentas pri la projekto. Ne gravas la “naturo- de la organizaĵo kiu partoprenos (asocio, entrepreno, kooperativo, individuo..), sed prefere ĝia karaktero noviga, alternativa, reproduktebla, kreema.
La kolektivo baziĝas sur ne hierarkia organizado, laŭ komuna volo pri vera demokratio. La enhavo de la kolektivo estas nek fiksita, nek fermita. ĉiun membron, oni konsideras kiel kunorganizanto de la evento Eventoj Alternatiba organizas sin en multaj francaj urboj, almenaŭ 50 en 2015, kaj en kelkaj europaj urboj, kiel Vieno, Brukselo aŭ Todmorden en Britio.
Do ni instigas vin priserĉi kaj partopreniĉiun planitan projekton alternatiba en via urbo/regiono aŭ partopreni tiun de Tuluzo kie ni kore invitas vin la 12an laj la 13an de Septembro Pli da informoj en la retejo alternatiba.eu/toulouse Elŝuti la bonveniga libreto por la asocioj en la franca