Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Tuluzo marŝas por scienco

19/04/2017 Antoine Blogo

La 22-an de aprilo okazis la “marŝo por scienco” dum la “tago de la tero”, pli ol 600 urboj tra la tuta mondo partoprenis la eventon. En Tuluzo, pli ol du cent homoj marŝis de la “Prairie des Filtres” ĝis la “Quai des Savoirs”.

Tiu marŝo havas du celojn : Unue, ĝi estas esprimo de solidareco por la usonaj scientistoj, kies laboro estas serioze minacita de la nova registaro de Trump.

Due, ĝi estas okazo por defendi la valorojn de la scienco, kiel la objektivecon, senpartiecon, kritikan menson, kaj emancipon de dogmoj, kiuj tute indas en sociaj kaj politikaj konsideroj. Kiel vi eble scias, Trump estas sufiĉe kurioza homo.

Li amasigas multe da kontraŭ-sciencaj pozicioj, interalie li estas klimato-skeptikulo (li ne kredas ke la averaĝa temperaturo kreskas, aŭ ke tio estas kaŭze de la homoj) kaj li estas kreismisto (li pensas ke dio kreis la teron kaj la vivon antaŭ kelkaj miloj da jaroj).

Pro tiaj pozicioj, li opinias ke scienco, aŭ almenaŭ fakoj de scienco, ne multe utilas nek indas. Ekzemple, tuj post kiam li iĝis prezidento, la klimata varmiĝo tute malaperis de la oficiala ŝtata retejo. Klimato-sciencoj estas fakoj kiuj bezonas multe da datumoj (atmosferiaj, satelitaj, demografiaj…) kiuj estas stokitaj en grandaj datum-centroj, propraĵo de la usona ŝtato. Multe da scientistoj laborantaj pri tiaj subjektoj timas ke ankaŭ tiuj datumoj malaperus.

Pro tio estis kreita la “Datum-Savo” (Data-Rescue). Datum-Savo estas iniciato de esploristoj el la universitato de Pensilvanio, kiuj amasigis minacitajn datumojn en datum-centrojn de universitatoj kaj personajn komputilojn. Pli kaj pli da sciencemaj civitanoj partoprenas tiun iniciaton.

Pro tiuj lastaj faktoj, la organizantoj de la marŝoj por scienco volas pli ol nur marŝi simbole : ili volas krei Mondan Organizon por Scienco, kiu defendus sciencon, kiel jam ekzistas Monda Organizo por Sano, kiu defendas sanon. Tiu evento ankoraŭ probable okazos ĉiujare ekde nun, pli kaj pli popularigonte kaj kulturigonte sciencon.

La volo de Trump eble malsukcesis finfine…

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Raporto pri federacia kunveneto
Sekva afiŝo:La Krokodila Renkontiĝo 2017

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Normandaj Rakontoj La Normandaj Rakontoj 9,90€
  • Lexique fondamental Espéranto-Français Lexique fondamental Espéranto-Français 3,30€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.