Mi foriris la 7an de novembro. Aŭtuno en Tuluzo sed printempoĉi-tie.
Post rapida paŝado en Bonaaero, mi alvenis al El Calafate por poste foriri ĝis El Chálten, vilaĝo proksime de la monto Fitz Roy. Nomita El Chaltén de la indianojĉar la nuboj kvazaŭ konstante kaŝas ĝin kiel fumo.
Mi paŝis tie tra monto kaj arbaroj, vidante lagon kiu ŝajnis maro pro la vento. Denove en El Calafate mi decidis fari la ekskurson sur “El Perito Moreno”, granda glaciaro, el kiu pecego de glacio falis en la lagon. Mirinda sed tre turisma loko.
Mi ekskursis dum 8 tagoj en la parko Torres del Paine. Ankaŭ tie estas glaciaro. Sed ankaŭ belaj montoj kaj lagoj. Vidu : Sekvanta urbo, Punta Arenas, ankaŭ en ĉilio. Mi estis en familietosa loĝejo kie la homoj afablis. Mi vizitis la fuorton Bulnes konstruita en la jaro 1848 kiam la kolonianoj instaliĝis en tiu regiono. Mirinda vido de la “estrecho de Magallan”. Mirindaĵo de la loko, la insulo Magdalena “Monumento los pingüinos”.
Miloj da pingvinoj. La birdoj ne ŝajnis malvarmiĝi kvankam “Ca caille” (konsultu Francoj). La morgaŭon, mi iris rekte al la Parko Pali Aike, malnovvulkana loko. La parko situas je la Chila-Argentina limlando, vulkana regiono kie la lasta erupcio aĝas proksimume 12 000 jarojn.
Kratero Pali Aike kaj la groto nomita same, kie per prifosado oni trovis ostaron da homoj, bestoj. La sekvan tagon, mi paŝis ĝis la “Laguna Ana” kie estas kelkaj “flamencos chilenos”.
Mi vidis la krateron “El pozo del diablo”, la krateron del maar kie geagloj kirlflugas. Ila nesto estas en la kratero. “El escorrial del diablo”. Paŝejo sur lafo. Apokalisa vido. Kratero “morada del diablo”. Mirindaj koloroj. “Tierra de fuego ” – Vojaĝfinoĉe la kampadejo mi renkontis geargentinoj. Kune de vino de Mendoza la parolado ĉirkaŭiras temojn kiel vino kaj fabrikaĵo de teleskopo.
La morgaŭon, poste rapidbano en lago Fagnano, ili veturigis min al Ushuaïa. Tie mi kontaktis Sergio, ununura esperantisto en tiu urbo. ĉe la kampadejo mi retrovis la geargentinojn kaj aliajn (argentino, brazilano kaj unu urugvajano).Vespere la babilado temis pri la origino de la vorto “patagonia”. La kolonianoj nomis ĝin tiel pro la spuroj de laĉevalpiedoj, kiujn la indianoj surmetis kun ledtukoj.
Sekvantan tagon Sergio kunportis min por viziti la parkon “Tierra de fuego” aŭte kaj poste lasis min tie. Estis semajnfino, la parko plenis je lokanoj. Promenado tra la arbaro. Nokte mi irisĉe la kastorejo por vidi la kastorojn. Efektive ni ekvidis ilin ene de la mallumo kiuj voste salutis nin klakante la akvon.
Oni enkondukis ilin erare (erare humanum est) kaj nun oni malmultas ilin, kiel la kunikloj kiuj multas ankaŭ. La homo sumigas la erarojn. Matene, mirinda marbordo, bona vetero sed ventego. Reveno al Bonaaero kie mi renkontis Silvia, prezidantino de la esperanta ligo de Argentino.
Ŝi oferdonis al mi bieron, ni babilis dum 2h antaŭ mia foriro je Ezeiza por preni mian aviadilon (post 3 horojn en la Ŝtopiĝo de Bonaaero pro festtago). Estis mia unua vojaĝo sole. Mi tre ŝatis ĝin Mi renkontis tiom da afablaj homoj (lokanoj aŭ vojanĝantoj).
Verkis Marc Roger