La 20-an de Marto, kadre de SEMEO 2025, okazis verkado-ateliero, organizita de Théophile. La celo estis ke homoj en la asocio havu okazon por veni kune kaj verki en esperanto sen zorgo.

Bildo: La partoprenantoj de la verka ateliero, verkante divers-maniere.
Fakte, organizi esperanto-lingvan verkan atelieron estis la persona projekto de Théophile ek la komenco de lia civita servo, kaj estis tre ĝoja momento ĉeesti la realigon de tio.
Théophile klarigas kiel la ateliero disvolviĝis.
“Mi tre ŝatis fari tion, ĉar mi ŝategas verki. Mi havis multajn ideojn, kaj mi devis elekti unu.
“Do mi skribis 64 facilajn frazojn kaj mi metis ĝin en unu sako. Mi prenis unu hazarde kaj ĉiuj homoj devis skribi la frazon en pli poezia maniero.
“Ili havis kvin minutojn por skribi. Kiam estis finita, ili povis legi sian tekston. Estis nedeviga legi la tekston se ili ne volis fari tion.”

Bildo: La tri freŝaj volontuloj, praktikante jam iliajn Esperanto-poezio-muskolojn.
Jen kelkaj frazoj kiujn la partoprenantoj sendis al Théophile post la ateliero, kun la hazardaj verkig-frazoj kiuj inspiris ilin.
(Ĉar la celo estas de verki libere sen zorgi pri lingvaĵoj, restas kompreneble kelkaj eraroj – tiel vi scias ke ne estis verkita per ChatGPT :p )
Verkig-frazo: Se vi havus unu potencon, kio estus kaj kial?
“Oh, terpomoj terpomoj, kion okazis al vi?
Nur bezonas iom da salo kaj oleo, kaj la plej bongusta alimento vi turniĝos.
Homaro transformis vin al sensenza eksisto kiel “moutarde et miel” malbon-gusto.
Se povon mi havus, al via originala perfekteco mi resendus.”
– Pol
Verkig-frazo: Mi amas vin.
“Mi satus haltu la tempon
Por ke viaj sulkoj estu eternaj
Ke vi rakontas al mi vian vivon
Ke mi eterne ridu.”
– Maureen
Verkig-frazo: Vi ne plu memoras min sed mi tute memoras vin.
“Malfruaj busoj de Nîmes…”
– Olivier
Verkig-frazo: Mi sentas min perdita.
“Kial ne ekzistas Google Maps en mia kapo?”
– Emma
Verkig-frazo: Mi pretus fari ion ajn por vi.
“Li demandis al mi : Kion vi povas fari por mi, pro amo?
Mi respondis ke mi povis doni al li la sunon.
Li diris : dankon, mi atendis!
Do, homoj, mi esperas ke vi ĝuis la sunon, ĉar estis la lasta foje ke vi vidis ĝin: mi donos ĝin al mia koramikon.”
– Chloé
Verkig-frazo: Mi deziras, ke vi sentu vin sekura en miaj brakoj.
“Mi dezirus havi plumajn brakojn por bonvenigi vin interne.
Vi nur meritas dolĉaĵon kaj amon.”
– Théophile
“Mi ŝatus krei rifuĝejon,
iun spacon inter la linioj,
por vi, tiuj kies vivon
neniam taŭge eniras la formularojn de Pôle Emploi.”
– Simon.e
—-
Por preskaŭ ĉiuj kiuj ĉeestis, estis eĉ la unua fojo ke ili uzis esperanton “poezie”. Estis tiom bela vespero!
Se vi malfeliĉas ke vi ne povis ĉeesti, ne zorgu… Ni jam reorganizos la venontan!
Ĝis baldaŭ!