Deguĉi 2009
Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj – tiel rezonis la estraro de UEA.
La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la sumo de 2000 &euro kiujn Vinilkosmo dediĉos por financi kaj novan projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi esperanto-artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo aŭ festivalo en la venontaj monatoj.
La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnoskon al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per esperanto-muzika kulturo. Floreal Martorell (Flo) Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA
Foto: Transdono de la Diplomo
PS : Fotoj videblas en la blogo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com
kaj ne forgesu viziti la novan fresxe kreitan MP3-Servon cxe http://www.vinilkosmo-mp3.com