La tempo rapide forflugas! Antaŭ du monatoj mi ekvolontulis por la Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo kaj moviĝis en la regiono kaj eĉ iom for de ĝi!
Pri miaj spertoj mi povus multe rakonti sed certe tio povus iĝi teda kaj enuaĉar tiuj sentoj estas personaj kaj malfacile la skriba lingvo povas ilin montri.
Tamen, per kelkaj koncizaj literoj mi volas unue danki vin kiuj gastigis min, kiuj malfermis siajn pordojn al mi, kiuj tiel afable kaj neforgeseble zorgis pri mi enĉiuj miaj ne malmultaj vizitoj al diversaj lokoj. Antaŭ du jaroj aŭ eble iom pli mi eksciis pri la volontulado okazantaĉiujare en Tuluzo kaj jam tiam mi ekinteresiĝis pri ĝi pro tre klaraj kialoj, unue labori por esperanto, konatiĝi kun alia kulturo, aliaj samideanoj, iom praktiki mian forgesotan francan lingvon kaj diskonigi la lingvon zamenhofan. Jam ekde pasinta novembro mi ekvidis la eblon volontuli en majo-junio 2014 kaj jam kandidatiĝinte mi ekdubis pro laboraj kialoj sed feliĉe mi decidis resti ĝis la fino kaj ne nuligis ĝin.
Nun mi certas ke tio ja valoris la penon. La lundo estis la tago de la radio. Kvankam mi tre malmulton faris por ĝiĉar Marion jam tre spertas kajĉion bone faras por ĝi, mi almenaŭ kontribuis elektante muzikon kaj en la monato julio ni partoprenis alian radiprogramon kun interesaj demandoj, kelkaj el ili varmigis min sed ne ĝis kolero ) Dum miaj du monatoj en Tuluzo mi povis regule viziti la e-kurson de Kristof, mi multe ŝatis kiam la lernantoj devis roli kaj ‘aktori’, estis tre amuze vidi ilin uzante esperanton en imagataj praktikaj situacioj. Bedaŭrinde en la lingvokafejo mi neniam renkontis alian esperanto-parolanton.
Kiel ni scias, niajn samlingvanojn oni ne trovas tiel ‘sen antaŭa anonco’, tamen, mi povisĉeesti konversaciojn en la okcitana kaj paroleti la francan aŭ helpi lernantojn de la hispana kaj dum tiuj babiletoj, miĉiam celis nature kaj ne altrude montri esperanton ankaŭ. Mi multe ŝatis mian restadon en Tarno, partopreni la projekciadon de la filmo Esperanto, la manĝoklaĉon en Belkastelo, la ekskurson al Col de la Coreĉe la Pireneoj, la babilmanĝonĉe Mari-Do, miajn bonajn tagojn en Foix dank’al Alain, la neforgeseblan Mireille el Bajono kaj siaj lernantoj.
Mi ŝategis la semajnfinan staĝon en Arrout, la staĝeton pri Esperanta Vikipedio, miajn tagojn en Saint-Palais kaj Pau (dankon Marie Savari, estis vere agrable restiĉe vi!), en Tarbes kaj Banjero de Bigoro, bicikli kaj uzi unuafoje la neologismon “live”, la afableco de Frambo kaj Ĝilberto.
Mi timas forgesi iun, sed ili estas multaj, kaj kompreneble miaj grandaj dankoj al Rikardo kaj Ĵanet’ Cash kiuj dum preskaŭ du semajnoj eltenis min kaj al Anie kaj Daniel kiuj afable pruntedonis al mi sian loĝejon por monato kaj duono kaj ankaŭ gastigis min en Belkastelo.
Mi ankaŭ devas danki al Sylvie kiu akompanis min en kelkaj tagmanĝoj en Tuluzo kaj kiu gastigis minĉe si en Saint-Jean, dankon! Mi ne povus finiĉi parton sen mencii la bonegan gastigon de Kiki (Christine),ĉe ŝi mi agrable pasigis mian tempon kaj mi manĝis preskaŭ ŝian tutan rezervon daĉokolado!!! Se mi devus substreki iujn aranĝojn el mia persona mi nepre elektus tri: la lingvoforumon okazinta en la Kapitol-placo de la urbo rozkolora, la foiron kiun miĉeestis en Graulhet kaj la prelego pri la pro-best-rajta movado hispana en la kvartaldomo de Rangueil .
Enĉiuj sencoj mi taksas ilin bonegaj eventoj por renkonti homojn kiuj povas esti interesataj pri lingvoj ĝenerale kaj informi pri esperanto. Krome, oni ankaŭ iom lernas kaj kontaktas aliajn asociojn. Ĝenerale mi nur povas bone paroli pri mia voluntulado, mi pensas ke malglataĵoj ne estis. La urbo estas bela,ĉarma, oni spiras hispanecan etoson, homoj estas afablaj, Kristof kaj Marionĉiam estis pretaj helpi, miaj eternaj dankoj al viĉiuj, mi certe renkontos vin denove, bedaŭrinde ne plu kiel volontulo sed volonte jes, volonte mi revizitos iam la regionon, espereble por la Zamenhof-tago, ni vidu ) Amike Andy!
Viĉiuj estas bonvenaj en Madrido. Ĝis tuj en Esperantuj’!