De rencontre urbaine, FESTO devient plutôt un festival en plein air avec les avantages et les inconvénients que ça engendre. Nous organiserons un système de navette et de covoiturage pour faciliter le transport à partir de Toulouse. Le programme n’est pas modifié et commence à prendre forme.
Nos besoins en bénévoles et en matériel de par ce déménagement sont encore plus nombreux. Nous comptons plus que jamais sur vous, Le krokodil’ est consacré en partie à ces besoins.
Konsekvence de neatendita decido de la Administra Konsilio de la 4a de julio, la universitato Paul Sabatier rifuzis la malfermon de Paul Etudiant dum la somero, niaĉefa planita loko por FESTO. Post dusemajna sensukcesa serĉado de anstataŭa loko en Tuluzo, ni decidis instali FESTOn 2010 en Donneville (20km sudoriente de Tuluzo) sur granda tereno pruntita de Floreal Martorell (Vinilkosmo/Eurokka), kun la subteno de la urbodomo.
Ankoraŭas iom pli ol 3 semajnoj por esti pretaj akcepti la ĝisnunajn pli ol 180 aliĝintojn!
El urba renkontiĝo, FESTO fariĝas surkampan festivalon kun la avantaĝoj kaj la malavantaĝoj, kiujn tio naskas. Ni organizos sistemon de navedoj kaj de kunveturado por faciligi la vojaĝoj ekde Tuluzo. La programo ne estas modifita kaj ekprenas formon (vidu la kromfolion).
Niaj bezonoj pri helpantoj kaj materialo, pro tiu translokiĝo, estas eĉ pli multaj. Ni pli olĉiam kalkulas je vi, laĉivespera Krokodil’ estos parte dediĉita al tiuj bezonoj. Jam la venontan semajnon, helpo estos bonvena por prepari la terenon kiu akceptos la renkontiĝon.