Ĝentlemano ŝtelisto

[Cet article est seulement en espéranto]

Post pluraj monatoj da laboro, Alano, membro de nia asocio, ĵus finis tradukon de la unua volumo de la aventuroj de Arseno Lupeno en Esperanton!

[Après plusieurs mois de travail, Alain, membre de notre association vient de finir la traduction du premier tome des aventures d’Arsène Lupin en espéranto !]

Saluton kaj feliĉan novan jaron al ĉiuj!
Antaŭ baldaŭ unu jaro, mi entreprenis la tradukon de plena franca libro en Esperanton. Kaj post kelkaj provoj, mia elekto direktiĝis al romano de Maurice Leblanc, la unua volumo de la sagao pri Arseno Lupeno.
Mi elektis tiun libron ĉefe ĉar ĝi neniam estis tradukita Esperanten kaj ĝi estas en la publika havaĵo de 2011. Poste, Arseno Lupeno estas heroo ja fama en Francio. Plie, mi ŝatas policajn romanojn kaj tiu ĉi tre agrable legeblas.
Post pluraj monatoj da regula laboro, mi feliĉas proponi al vi (finfine!) mian kompletan tradukon. Vi trovos ĝin ĉi tie, PDF-formatan, kaj libere elŝuteblan:
Vi ankaŭ trovos ĉi-sube la francan version, haveblan ĉe ebooksgratuits.com ( LEBLANC, MAURICE : Arsène Lupin, Gentleman-cambrioleur ):
Mi provis resti plej fidela al la originala teksto, por respekti la stilon de la aŭtoro. Mi ankaŭ kunakordigis la paĝojn de ambaŭ versioj (Eo/Fr) por facile kompari kun la originala verko, aŭ por tiuj kiuj dezirus legi ambaŭ versiojn paralele.
Por tiu traduko mi plejparte uzis tri retejojn: PIV , ViVo kaj Tatoeba. Mia referenca gramatiko estas tiu de PMEG.
Tiu laboro postulis de mi multe da tempo, sed mi ŝategis ĝin dekomence ĝisfine, kaj mi metas ĝin senpage je via dispono. Mi esperas, ke vi havos legante ĝin tiom multe da plezuro, kiom mi havis tradukante ĝin.
Mi deziras al vi bonan legadon!
Print Friendly, PDF & Email