Ni fiere prezentas al vi alvokon pri Trejnado por Trejnistoj.
- Ĉu vi iam sentis vin motivita aŭ inspirita por trejnado?
- Ĉu vi iam deziris inspiri aliajn per via kono kaj via energio?
- Ĉu vi iam pensis pri ŝanĝi ies mondon kaj kontribui al evoluigo de esperantaj organizoj?
Se vi respondis jese… tio estas via momento. Iĝu TREJNISTO!
TTT2 estas unika oportuno por akiri la necesajn konojn kaj kompetentojn por iĝi trejnisto (interalie agnoskita TEJO-trejnisto).
Kio estas TTT2?
TTT2 estas partnera projekto subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, ĝia celo estas krei novan generacion da esperantaj trejnistoj kaj evoluiigi la kompetentoj de la nunaj. La partneroj estas Kosmo Strageio (Britujo), Dana Esperanto-Asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francujo), Bunta Esperanto-Asocio (Italujo) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (Polujo).
La nomo TTT2 markas la kontinuon kun la projekto TTT en kiu aktivis pluraj el la nunaj partneroj.
Grava momento de la projekto estas la ampleksa trejnadprogramo, organizata kunlabore kun TEJO, por provizi la partoprenantojn per ĉiuj kapabloj kaj iloj kiujn ili povus bezoni dum sia trejnista kariero. La celo estas doni bazon da konoj, spertoj kaj labormetodoj.
La trejnadprogramo estas ampleksa ĉar la celo estas ambicia, ja oni lernos profesion. La tagoj estos intensaj sed ekscitigaj kaj vi multege lernos, laboros kaj kundividos.
Devas partopreni 18 aktivuloj, 3 el ĉiu partnero plus almenaŭ 3 aktivuloj ekster la partneraro kies partoprenon la partneroj decidis malavare subteni.
Praktikaj informoj
- Loko: Tuluzo (Francujo)
- Datoj: Ekde la 18-a (alveno) ĝis la 28-a (foriro) de junio 2021
- Daŭro: Alveno + 9 intensaj labortagoj + foriro.
- Kotizoj: 0 € – tio inkluzivas manĝadon, loĝadon kaj lokan transporton. Krome vi ricevos repagon por la vojaĝo se vi partoprenas nome de partnero.
La trejnadprogramo laŭplane okazos ĉeeste en Tuluzo; tamen, kaze ke la sansituacio ne pozitive evoluos kaj la renkontiĝo ne estus okazigebla, reta programo estas opcio.
Kiu povas aliĝi?
Bona trejnisto estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.
Formale la elektotoj devos:
- Flue paroli Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri trejnadon)
- Akcepti la sankondutkodon kiun la organizantoj verkos surbaze de la tiam validaj sanreguloj en Francujo kaj de la tiama evoluo de la koronvirusa sankrizo.
- Partopreni ĉiujn sesiojn de la trejnadprogramo.
- Se oni partoprenas tra partnero, aliĝi al la asocio de la lando de kiu oni vojaĝos kaj ricevi ĝian aprobon:
- Kosmo Strategio de Britujo
- DEA de Danujo
- EKC-Tuluzo de Francujo
- BEA de Italujo
- BES de Polujo
Limdato
Via kandidatiĝo (kun viaj datumoj kaj motivletero) estu sendita ĝis la 31-a de majo 2020 al trejnado-de-trejnistoj-ttt2@googlegroups.com
Demandoj
La plej stultaj demandoj estas tiuj kiujn oni ne faras. Por ajna dubo skribu al trejnado-de-trejnistoj-ttt2@googlegroups.com kaj ni plejĝojos respondi al vi.
2 comments
Comments are closed.