Vi aŭskultos pri la lignoŝuoj de Bethmale (serio Mitoj kaj legendoj) kaj nian novan serion da intervjuoj.
Kun Marion, Lucas, Jade, Jeanne, kaj Manu.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- Festeno (BroKANTAĴOJ) – Esperanto Desperado
>> Kio novas?
- Apero de la albumeto “Marta kaj JOmo kantas MAYOMA-n”
- La UK en Belfasto estas nuligita
- Forpasis Vladimir Samodaj
2. La ĉevaleto (Brassens plu) – Jacques Yvart
>> Legado
Mitoj kaj legendoj: La legendo de la lignoŝuoj de Bethmale (legi la artikolon)
3. La koloro de la amo (jOmO Slavumas) – JoMo
>> Intervjuo de Tanneguy
Tanneguy rakontas al ni pri sia volontula sperto
4. Afriko ne ‘stas vendenda (Mayoma kun jOmO afrikumas) – JoMo kaj Mayoma
>> Agendo
- Verku artikolojn pri Afriko en la Esperantaj Vikipedio (ligilo)
- Afrika virtuala renkontiĝo en Benino (ligilo)
- Trejnado por trejnistoj (ligilo)
- Tra la mondo kun… Albert Stalin Garrido (ligilo)
Pli da eventoj ĉe eventaservo.org
5. Stranga (Stranga – Sur la arbo) – Krio de morto